Le Clos Lucé estas vilao en Amboise, Francio, ĉirkaŭ 500 metrojn for de la reĝa kastelo de Amboise, al kiu ekzistas subtera pasejo.

Le Clos Lucé

Le Clos Lucé estis konstruita de Étienne le Loup meze de la 15-a jarcento. En 1490 la franca reĝo Karlo la 8-a aĉetis ĝin por sia edzino Ana de Bretonio. Poste uzis ĝin la reĝo Francisko la 1-a kaj ties fratino Margareta de Navaro, kiu tie ekverkis sian libron Heptameron.

En la jaro 1516 Francisko la 1-a de Francio invitis Leonardon da Vinci al Amboise kaj donis al li Le Clos Lucé kiel viv- kaj laborloko. Leonardo alvenis tie kunportante la pentraĵojn Mona Lisa, La virgulino kaj la infano kun sankta Ana kaj Johano , la baptisto kaj Sankta Johano la baptisto. Li vivis tie dum tri jaroj ĝis sia morto la 2-an de majo 1519.

Hodiaŭ Le Clos Lucé estas muzeo, kie videblas 40 modeloj de la maŝinoj inventitaj de Leonardo.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti