"Le Géant" (la giganto) estis la nomo de balono, kiun konstrukciis kaj uzis Félix Tournachon Nadar.

La aerbalono estis konstruita en 1863 kaj havis volumenon de 6000 m3.
En la sama jaro NADAR ripete leviĝis per la balonego "Le Géant". Per ĝi li entreprenis vojaĝon de Parizo al Hanovro. Tiujn veturojn li priskribis en la libro "Mémoires du Géant; à terre et en l'air" (Memoroj pri Géant; surtere kaj enaere) 1864) kaj "Le droit au vol" (La rajto flugi) (1865).

NADAR kaj ties balono inspiris al Jules Verne la ideon de la romano "Cing semaines en ballon" (Ses semajnoj en balono).

Finfine la nadara balono montriĝis nesukcesa kaj konvinkis la konstrukciinton, ke la estonteco apartenos al aparatoj pli pezaj ol aero. Fondiĝis Societo por la stimulado de enaera moviĝo per iloj pli pezaj ol aero kun NADAR kiel prezidento kaj Jules Verne kiel sekretario.