Le Grand Bleu (filmo)

Le Grand Bleu (La Granda Bluo) estas franca-usona-itala romantik-drama filmo de Luc Besson, aperinta en 1988.

Le Grand Bleu
filmo
Originala titolo Le Grand Bleu
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 11 maj. 1988, 22 sep. 1988, 1988, 29 sep. 1988
Ĝenro filma dramo, aventura filmo, amafera filmo, filmbiografio
Kameraado Carlo Varini
Reĝisoro(j) Luc Besson
Produktisto(j) Patrice Ledoux • Luc Besson
Scenaro Jacques Mayol • Marc Perrier • Luc Besson • Marilyn Goldin
Filmita en Nov-Jorko • Bahamoj • Grekio • Peruo • Usonaj Virgulininsuloj
Loko de rakonto Grekio
Muziko de Éric Serra
Rolantoj Jean Reno • Rosanna Arquette • Sergio Castellitto • Marc Duret • Jean Bouise • Jean-Marc Barr • Paul Shenar • Griffin Dunne • Andreas Voutsinas • Valentina Vargas • Kimberly Beck • Luc Besson • Paul Herman • Pierre Semmler • Sheila McLaughlin • Franco Diogene
Produktinta firmao Gaumont
IMDb
vdr

Temo redakti

La filmo estas inspirita el la vivoj de Jacques Mayol kaj Enzo Maiorca. Ĝi enscenigas konkuradon inter ambaŭ apneistoj. Jacques kaj Enzo bone konas unu la alian ekde infanaĝo. Ili kune kreskis en Grekio kaj de ĉiam partigas pasion por la maro. Tamen, post la morto de la patro de Jacques pro akcidento dum plonĝado, tiu ĉi revenas en Francion. Dudek jaroj forpasis, sed la rivaleco inter ambaŭ homoj ankoraŭ ekzistas. La mondĉampionado de apneo en Taormina (Sicilio) estos okazo por ambaŭ homoj retroviĝi kaj esplori mondon, kiun neniu alia krom ili konas tiel bone.

Teĥnikaĵoj redakti

Rolularo redakti

Pri la filmo redakti

  • La rakonto de Le Grand Bleu estas inspirita el la vivo de Jacques Mayol, famkonata ĉampiono de apneo.
  • Le Grand Bleu estis konsiderinda publika sukceso, Luc Besson devis reaperigi en kinejoj 50 minutojn pli longan version de sia filmo ol la originalo. Notindas la amuza kaj venĝa anonco flanke de la reĝisoro sur la afiŝo de tiu plilongigita versio: Ne aliru, tio daŭras tri horojn!.
  • La usona versio de la filmo estis farita sen la muziko de Éric Serra, anstataŭita de partituro de Bill Conti.
  • La reĝisoro de la filmo, Luc Besson aperas en la filmo en rolo de plonĝisto.
  • La filmo estas dediĉita al la filino de la reĝisoro, Juliette Besson, naskita el lia amrilato kun aktorino Anne Parillaud.
  • La apneisto Enzo Maiorca, kies rolo estis ludita de Jean Reno, ne ŝatis la filmon kaj provis ĉiamaniere malpermesigi ĝin en Italio, tamen sensukcese.
  • La filmo altiris ĉirkaŭ 9.2 milionojn da francaj spektantoj.

Eksteraj ligiloj redakti