Le bonheur est dans le pré (filmo)

Le bonheur est dans le pré (Feliĉo estas en la herbejo) estas franca filmo de Étienne Chatiliez aperinta en 1995.

Le bonheur est dans le pré
filmo
Originala titolo Le bonheur est dans le pré
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 6 dec. 1995, 9 maj. 1996, 1 jul. 1996, 20 sep. 1996
Ĝenro komedia filmo
Reĝisoro(j) Étienne Chatiliez
Produktisto(j) Charles Gassot
Scenaro Florence Quentin
Filmita en Liono • Roanne • Jura • Vic-Fezensac • Biran
Rolantoj Michel Serrault • Sabine Azéma • Carmen Maura • Eddy Mitchell • Alexandra London • Annie Lemoine • Guilaine Londez • Daniel Russo • Éric Cantona • François Morel • Catherine Jacob • Isabelle Nanty • Jean Bousquet • Joël Cantona • Olivier Saladin • Patrick Bouchitey • Roger Gicquel • Serge Hazanavicius • Yolande Moreau • Seloua Hamse
Produktinta firmao Fidélité Productions
Honorigoj Louis Delluc Prize
IMDb
vdr

Rakonto redakti

Francis Bergeade estas estro de fabriko de necesejaĵoj en Dole (Jura) kaj ne ĝuas feliĉan vivon: turmentata de la dungitoj kiuj regule minacas striki, taŭzata de la impostistoj, malestimata de siaj edzino kaj filino kiuj nur pensas senpripense elspezi, lia sola ĝojo en la vivo estas manĝoj en la restoracio kun sia plej bona amiko, aŭto-vendejestro Gérard.

Zorgoj tiom akumuliĝas, ke Francis ekmalsanas. Dum lia resaniĝo okazas neatenditaĵo: farmistino kun siaj du filinoj, loĝantaj en Condom (Gers), partoprenas televidan elsendon por retrovi siajn edzon kaj patron, iun Michel Thivart, malaperinta antaŭ 27 jaroj... Nu, Michel estas perfekta sozio de Francis! Do, ĉu estas li aŭ ĉu ne estas?

Teĥnikaĵoj redakti

  • Originala franclingva titolo: Le Bonheur est dans le pré
Anglalingva titolo: Happiness Is in the Field
Germanlingva titolo: Das Glück liegt in der Wiese

Rolularo redakti

Komentaro redakti

  • Grafio de la titolo en la ekrano estas «Le Bonheur est dans le Pré», kun tri majuskloj.
  • Titolo de la filmo devenas de poemo de Paul Fort, Le Bonheur, kiu komenciĝas jene:
«Le bonheur est dans le pré. Cours-y vite, cours-y vite. Le bonheur est dans le pré. Cours-y vite. Il va filer.»
(«Feliĉo estas en la herbejo. Alrapidu, alrapidu. Feliĉo estas en la herbejo, alrapidu. Ĝi forkuros.»)

Eksteraj ligiloj redakti