Lech Kaczyński

Lech Aleksander KACZYŃSKI [leĥ] (naskiĝis la 18-an de junio 1949 en Varsovio, mortis la 10-an de aprilo 2010 apud Smolensk) - pola politikisto kaj juristo, je la 23-a de oktobro 2005 estis elektita al ofico de Prezidento de Pollando. Prezidanto de la Plej Supera Kontrolĉambro en la jaroj 1992-1995, ministro pri justico kaj ĝenerala prokuroro en la registaro de Jerzy Buzek en la jaroj 2000 - 2001. De 2002 ĝis 2005, prezidanto de Varsovio.

Lech Kaczyński
Persona informo
Lech Kaczyński
Naskiĝo 18-an de junio 1949 (1949-06-18)
en Varsovio
Morto 10-an de aprilo 2010 (2010-04-10) (60-jaraĝa)
en Smolensk
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per aviadila akcidento vd
Tombo Wawel-katedralo, Krakovo vd
Religio katolika ekleziokatolikismo vd
Etno poloj vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pola Popola RespublikoPollando vd
Alma mater Faculty of Law and Administration, University of Warsaw • XXXIX LO im. Lotnictwa Polskiego in Warsaw • XLI Liceum Ogólnokształcące im. Joachima Lelewela w Warszawie vd
Partio Juro kaj Justeco • Centre Agreement vd
Subskribo Lech Kaczyński
Memorigilo Lech Kaczyński
Familio
Dinastio House of Kaczyński vd
Patro Rajmund Kaczyński vd
Patrino Jadwiga Kaczyńska vd
Gefratoj Jarosław Kaczyński vd
Edz(in)o Maria Kaczyńska vd
Infanoj Marta Kaczyńska vd
Profesio
Okupo politikisto • universitata instruisto • advokato • sindikatisto • filmaktoro • juristolektoro vd
Aktiva en VarsovioGdańsk vd
Doktoreca konsilisto Czesław Jackowiak vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La ĵur-solenaĵo por la posteno de Prezidento de Pollando, la 23an de decembro 2005
La ĵur-solenaĵo de Lech Kaczyński kiel superulo de Pola Armeo, la 23an de decembro 2005
Lech Kaczyński dum la ceremonio de la malfermo de la 8-a Mondaj Vintraj Konkuroj de poloj de eksterlando en Zakopane, la 6an de marto 2010
Lech Kaczyński kun Nicolas Sarkozy en Pola Sejmo, la 28an de majo 2008
Lech Kaczyński kaj Prezidento de Litovio Valdas Adamkus, iom supre ĉefministro Donald Tusk dum la ceremoniq subskribo de Traktato. Lisbono, la 13an de decembro 2007
Lech Kaczyński kun Donald Tusk nomumita ĉefministro, la 9an de novembro 2007
La parlamenta proklamo (mesaĝo) de Prezidento de Pollando Lech Kaczyński; en la fono ĉefministro Donald Tusk kun la ministroj (kabineto), la 22an de majo 2009
Lech Kaczyński kun edzino Maria Kaczyńska
Ŝimon Peres dum la ceremonio de la 65-a datreveno de la Ribelo en varsovia geto kun Prezidento de Pollando Lech Kaczyński, 2008

Kunkreinto de la partio Juro kaj Justeco aŭ ĝusta nomo Rajto kaj Justeco kaj ties unua prezidanto, senatano kaj deputito al Sejmo. Doktoro habilita pri labora juro, eksterordinara profesoro en la Universitato al Kardinalo Stefan Wyszyński en Varsovio kaj en la Universitato de Gdańsk.

Lia frato-ĝemelo Jarosław Kaczyński ĝis 2007 estis ĉefministro de Pollando. Dum tiu tempo ili ambaŭ nomigis tiun periodon la kvara Respubliko.

Lech Kaczyński mortis la 10-an de aprilo 2010 ĉe la rusia urbo Smolensk dum la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo, kiam li kun la pola reprezentantaro flugis al la solenoj ligitaj kun la datreveno de la Masakro de Katin. Akorde kun la Konstitucio de Pola Respubliko, la prezidenton anstataŭis marŝalo de Sejmo, Bronisław Komorowski.

Lech Kaczyński estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Infaneco redakti

Lech Kaczyński naskiĝis en varsovia kvartalo Żoliborz. Lia patro, Rajmund Kaczyński (1922-2005), profesie inĝeniero, estis soldato de Pola Enlanda Armeo kaj partoprenanto de Ribelo de Varsovio. La patrino, Jadwiga Jasiewicz (n. 1926), eduke estas pola filologo, profesie ligita al Instituto de Literatura Esplorado. Pere de la patrino Lech Kaczyński estas posteulo de polaj nobelaj familioj de la 16-a jarcento.

Lia frato-ĝemelo estas Jarosław Kaczyński. En 1962 ambaŭ aktorlude plenumis la rolon de Jacek (Lech) kaj Placek (Jarosław) dum ekranigo de la romano de Kornel Makuszyński Pri duopo, kiu ŝtelis la lunon reĝisorita de Jan Batory.

Edukiteco redakti

Li lernis en la 41-a Ĝenerala Liceo je la nomo de Joachim Lelewel en Varsovio kaj finis la 39-an Ĝeneralan Liceon je la nomo de Pola Aviado en Bielany. Diplomito de la Fakultato de Juro kaj Administrado de Varsovia Universitato (studis en la jaroj 1967-1971). Dum la jaroj 1971-1997 laboris science en la Katedro de Labor-Leĝo ĉe Universitato en Gdansko. Ĉi tie doktoriĝis en 1979 helpe de la disertaĵo Zakres swobody stron w zakresie kształtowania treści stosunku pracy (Ambaŭflanka agosfero de libereco kaj ties enhav-formigado dum laborigo). En 1990 habilite doktoriĝis danke al la disertaĵo Renta socjalna (Socia rento). Estis profesoro superordinara de la Universitato en Gdansko (1996-1999) kaj ekde 1999 okupis identan lokon ĉe Universitato al Kardinalo Stefan Wyszyński en Varsovio (paŭzigata pro la prezidanteco).

Politiko eksterlanda redakti

Vizito de eksterlanaj ĉefŝtatuloj en Pollando

Ĉe la prezidento Lech Kaczyński gastis en Pollando i.a.:

- pilgrimanta en Pollando papo Benedikto la 16-a, maje 2006

- kanceliero de Germanio Angela Merkel, marte 2007

- ĉefministro de Granda Britio kaj Norda Irlando Tony Blair, aprile 2007

- la prezidento de Francio Nicolas Sarkozy, junie 2007 kaj maje 2008

- prezidento de Pakistano Pervez Muŝaraf, aprile 2007

- la prezidento de Usono George W. Bush, junie 2007

Polaj soldatoj en Irako kaj Afganio

Lech Kaczyński subtenis eksterlandan politikon de Aleksander Kwaśniewski pri armea misio en Irako, daŭrantan de septembro 2003, kiu laŭ la propono de ĉefministro Donald Tusk finiĝis oktobre 2008. Laŭ propono de ĉefministro Jarosław Kaczyński ekde majo 2007 kadre de NATO-misio en Afganio restas 1200 polaj soldatoj, kio laŭ proponoj de Donald Tusk estas prokrastata por laŭvicaj periodoj.

Kartvelio kaj Ukrainio

La prezidento apogis Kartvelion kaj Ukrainion por ilia aliĝo al la Nordatlantika Pakto (NATO), kion prezentis dum la 59-a pintokunveno de NATO aprile 2008 en Bukareŝto.

La 12-an de aŭgusto 2008 dum la milito en Sud-Osetio kune kun la prezidentoj de Ukrainio Viktor Juŝĉenko, Litovio Valdas Adamkus, Estonio Toomas Hendrik Ilves kaj ĉefministro de Latvio aperis dum la politika manifestacio en Tbiliso apogante la prezidanton de Kartvelio Miĥail Saakaŝvili. Dum unu tago kaj duono kapablis iniciati tiun renkonton por kontraŭi agresan regadon de Vladimir Putin. La manifestacio de Solidareco de gvidantoj el Mez-Orienta Eŭropo estis unu el la plej gravaj atingoj de lia prezidenteo.

Politiko energidona

Kadre de deklarataj planoj krei komunan energipolitikon ligantan landaron de Eŭropa Unio, Ukrainion kaj kaŭkaziajn respublikojn aranĝis t.n. energipinton en Krakovo maje 2007, kiun partoprenis prezidantoj de Azerbajĝano, Kartvelio, Litovio kaj Ukrainio. Dum la kunveno rezultis interkonsento pri t.n. energiponto inter Pollando kaj Litovio kaj pri konstruo de nuklea centralo liveronta energion por la bezonoj de la regionaj landoj.

Traktato de Lisbono

Dum la negocpinto de Eŭropa Konsilio en Bruselo junie 2007 Lech Kaczyński reprezentante la registaron postulis, kun apogo de ĉeĥoj, kadre de balotsistemo por venonta Traktato de Lisbono la t.n. radikan sistemon kontraŭ proponata de la ceteraj 25 pintomembroj t.n. principo de duobla plimulto. La propono ne ricevis aprobon de la prezidantino de Eŭropa Konsilio kanceliero de Germanio Angela Merkel. La pola flanko rezulte negocis nur daŭrigon de la nicea sistemo el 2000 ĝis 2014.

Lech Kaczyński ĉeestis en Lisbono dum solena subskribado de la traktaĵo fare de ĉefministro Donald Tusk kaj ministro Radosław Sikorski, kiun ratifikis la 10-an de oktobro 2009.

Pollando laŭ planoj de Lech Kaczyński devus aparteni al sesopo de la plej gravaj ŝtatoj de Eŭropa Unio kaj ludi rolon de gvidanto por grupo da membro-ŝtatoj el Mez-Eŭropo. Li traktis la Union ne kiel superpotenco, kiu deprenas suverenecon al membro-landoj, sed kiel "Eŭropo de patrujoj". Por Pollando vidis ŝancon por daŭra sekureco, evoluo kaj modernigo.

Politiko de distingado redakti

La plej altan polan distingo, la Ordenon de la Blanka Aglo, ricevis de la prezidento

- reprezentantoj de la pola katolika eklezio: Andrzej Maria Deskur, Ignacy Tokarczuk, Kazimierz Majdański, Henryk Gulbinowicz

- agantoj de la kontraŭkomunisma opozicio en Pola Popola Respubliko: Jan Józef Lipski (postmorte), Andrzej Gwiazda kaj Anna Walentynowicz

- estinta Pledanto por la Publika Profito Bogusław Nizieński, kor-kirurgo kaj politikisto Zbigniew Religa, estinta ĉefministro Jan Olszewski, postmorte: poeto Zbigniew Herbert (pli frue lia edzino ne akceptis la ordenon de Aleksander Kwaśniewski), aktoro Gustaw Holoubek, la unua marŝalo de Senato de la Tria Pola Respubliko Andrzej Stelmachowski kaj

- herooj de la dua mondmilito kaj hitlera okupado, kondamnitaj al mortpuno aŭ persekutataj dum la stalina periodo: generalo August Emil Fieldorf, kavaleria kapitano Witold Pilecki, Łukasz Ciepliński, Franciszek Niepokólczycki, Wincenty Kwieciński.

La Ordenon de la Blanka Aglo ricevis ankaŭ la reĝo de Sauda Arabio Abdulah bin Abdul-Aziz Al Saud, prezidentoj de Ĉeĥio kaj SlovakioVaclav Klaus kaj Ivan Gasparovic. La 10-an de julio 2007 la Kapitulo de la Ordeno decidis doni la plej altan polan distingon al la amerika prezidento Ronald Reagan.

Fine de 2005 - post sia elekto – Lech Kaczyński konstatis, ke de la prezidento Aleksander Kwaśniewski la plej altajn distingilojn, kune kun la Ordeno de la Blanka Aglo, ricevadis personoj meritintaj, sed nur pri la Pola Popola Respubliko. Responde al tio el la funkcio de la kapitula kanceliero rezignis profesorino Barbara Skarga, kiu estis deportita al Siberio en 1944, de kie ŝi revenis en 1955. Ekde nun dum nomumado de kandidatoj ne plu okazis kunvenoj de la kapitulo, sed telefonaj konsultiĝoj. Printempe 2007 ĉesis kapitula membreco de Tadeusz Mazowiecki kaj Bronisław Geremek, ĉar ili ne donis inspektajn deklarojn postulataj de la leĝo. Poste rezignis Władysław Bartoszewski, sed restis Andrzej Gwiazda, nomumita de la prezidento. Irena Sendlerowa ne akceptis la proponon pro siaj aĝo kaj sanstato. Nova aliĝinto fariĝis Wiesław Chrzanowski kaj poste estis akceptitaj arkiepiskopo Ignacy Tokarczuk kaj juĝisto Bogusław Nizieński.

Aŭguste 2006 la prezidento nuligis Komandoran Krucon de la Ordeno de Polonia Restituta atribuitan de la Ŝtata Konsilantaro (1954) kaj Kavaliran Krucon de la Ordeno de Polonia Restituta atribuitan de la Landa Nacia Konsilantaro (1945) al Helena Wolińska. Marte 2006 erare distingis per la Kruco de la Siberiaj Deportitoj la generalon Wojciech Jaruzelski, kiu resendis la ricevitan distingilon.

En 2007 avancis postmorte ĝis la grado de generalo 88 soldatojn kaj 2 klerikojn murditaj en Katin kaj Ĥarkovo.

 
La tombaj kandeloj kaj floroj antaŭ la Prezidenta Palaco en Varsovio
 
La ĉerko kun la korpo de Lech Kaczyński en la Hipostila Salonego de la Prezidenta Palaco en Varsovio
 
La sarkofago de Lech kaj Maria Kaczyński sub la Turo de Arĝentaj Sonoriloj en la katedralo en Vavelo en Krakovo
 
La simbola tombo de Lech kaj Maria Kaczyński en la Tombejo Powązki en Varsovio
 
La Monumento de Lech Kaczyński sur la Placo de Marŝalo Józef Piłsudski en Varsovio
 
La Monumento de Lech Kaczyński en Skórcz

Ordenoj, distingoj kaj premioj redakti

Postmorte atribuitaj

La 10-an de aprilo 2010 Lech Kaczyński estis postmorte honorigita de la Ordeno de la Nacia Heroo de Kartvelio.

Li ricevis postmorte titolojn de honora civitano de Bogatynia, Warszawa, Leszno, Malsupra Silezio, Turku, Tarnobrzeg, Wadowice, Skórcz kaj Radom.

La 17-an de aprilo 2010 estis postmorte honorigita de la Honora Kruco de Skolta Asocio de la Respubliko, kaj unu tagon pli frue per insigno Merita por Ĉekarpata Provinco.

Per rezolucioj de urbaj konsilantaroj je la nomo de Lech Kaczyński i.a. eknomiĝis: planata ponto super la rivero Brda en Bydgoszcz, publika ĝardeno en Sopot, strato en Kielce, la plej granda trafikcirklo en Sieradz, ĝardenplaco en Świdnica, publika ĝardeno en Gdynia, trafikcirklo en Stalowa Wola, ĝardenplaco en Ostrołęka, Balkona Ĉambrego de la Urbodomo en Głogów, trafikcirklo en Rumia, placo en Lublin, publika ĝardeno en Zakopane kaj trafikcirklo en Starachowice. La 14-an de majo 2010 en Skórcz oni malkovris la unuan obeliskon memorigantan Lech Kaczyński.

La 4-an de aprilo 2011 Nacia Banko de Pollando lanĉis moneron kun valoro de 100 zlotoj kaj bildo de Lech Kaczyński kun Maria Kaczyńska. En 2011 moneron kun valoro de 2 dolaroj kun bildo de Lech Kaczyński enkondukis Kukinsuloj.

Eksterlande per nomo de la mortinta prezidento oni nomis en Ukrainio parton de la str. Pola en Odesa kune kun memortabulo kaj straton en Mukaĉeve. La nomon de Lech Kaczyński ricevis ankaŭ str. Nigramara en kvartalo Isani de la kartvela ĉefurbo Tbiliso, strato en Batumo, strato en Kiŝinevo en Moldava Respubliko kaj strato en Ĉikago en Usono. Per nomo de Maria kaj Lech Kaczyński oni decidis nomi hospitalon en Essassa en la regiono de Librevilo en Gabono.

La lasta mesaĝo de la Prezidento redakti

Alparolo de la prezidento, kiu estis prezentota la 10-an de aprilo 2010 en Katin

Estimataj Reprezentantoj de la Katinaj Familioj! Estimataj Gesinjoroj!

Aprile 1940 pli ol 21 miloj de polaj militkaptitoj el internigejoj kaj malliberejoj de NKVD estis murditaj. Tiun ĉi krimon de genocido oni faris laŭ la volo de Stalin, laŭ ordono de la plej superaj instancoj de Sovetunio. Alianco de la Nazia Germanio kaj Sovetunio, la Pakto Ribbentrop-Molotov kaj la agreso kontraŭ Pollandon la 17-an de septembro 1939 trovis sian animskuan kulminon en la katina krimo. Ne nur en arbaroj de Katin, ankaŭ en Tver, Ĥarkovo kaj en aliaj konataj kaj ankoraŭ nekonataj ekzekut-lokoj oni murdis civitanojn de la Dua Pola Respubliko, tiujn, kiuj kreis fundamenton de nia ŝtataneco, neflekseblajn dum patrujservo.

En la sama tempo la familioj de la murditaj kaj miloj de loĝantoj de la antaŭmilitaj Polaj Limregionoj estis deportataj profunden en Sovetunion, kie iliaj nevortigitaj suferoj markis la vojon de la pola Orienta Golgoto.

La plej tragika stacio de tiu ĉi vojo estis Katin. Polajn oficirojn, animzorgantojn, oficistojn, policanojn, landlimgardistojn kaj funkciulojn de malliberejoj oni murdis sen procesoj kaj verdiktoj. Ili estis viktimoj de neproklamita milito. Estis murditaj kun perforto de leĝoj kaj konvencioj de la civilizita mondo. Oni surtretis ilian soldatan, polan kaj homan dignon. Mortokavoj por ĉiam estis kovrontaj la korpojn de la murditoj kaj la veron pri la krimo. La mondo neniam estis sciigota. Familioj de la viktimoj estis senrajtigitaj al publika funebro, lamentado kaj digna memorigo de proksimuloj. La tero surkovris spurojn de la krimo kaj malvero estus forviŝonta ĝin el la homa memoro.

Sekretigo de la vero pri Katin - rezulto de la decido de krimigantoj – fariĝis unu el fundamentoj de la politiko de komunistoj en postmilita Pollando: fonda mensogo de Pola Popola Respubliko. Estis la tempo, kiam memori kaj scii la veron pri Katin estis danĝere. Tamen la proksimuloj de mortigitoj kaj aliaj kuraĝaj homoj fidele konservis la memoron, defendis ĝin kaj transdonis al venontaj generacioj de poloj. Transportis ĝin dum komunista regado transdonante al samlandanoj de libera, sendependa Pollando. Tial al ili ĉiuj, kaj precipe al la Katinaj Familioj, ni ŝuldas estimon kaj dankemon. Je la nomo de la Respubliko mi transdonas la plej profundan dankon pro tio, ke defendante la memoron pri siaj proksimuloj vi savis gravan dimension de nia pola konscio kaj identeco.

Katin fariĝis dolora vundo de la pola historio, sed ankaŭ por longaj jardekoj venenigis rilatadon inter la poloj kaj la rusoj. Ni faru, ke la katina vundo povu fine resaniĝi kaj cikatriĝi. Ni jam estas sur ĉi tiu vojo. Ni, poloj, aprecas la agadon de la rusoj el la lastaj jaroj. Laŭ la vojo, kiu proksimigas niajn naciojn, ni devus iri plu, nek haltante nek retiriĝante.

Ĉiuj cirkonstancoj de la krimo en Katin devas esti ĝisfine esploritaj kaj klarigitaj. Gravas, ke estu leĝe konfirmita senkulpeco de la viktimoj, ke malkovritaj estu ĉiuj dokumentoj koncernantaj la krimon. Por ke la mensogo pri Katin malaperu por ĉiam el la publika spaco. Ni postulas tian aktivadon antaŭ ĉio pro la memoro pri viktimoj kaj estimo pri sufero de iliaj familioj. Sed ni insiste petas ankaŭ nome de la komunaj valoroj, kiuj devas krei la bazon por konfido kaj kunuleco inter najbaraj nacioj en la tuta Eŭropo.

Ni komune omaĝu al la murditoj kaj preĝu super iliaj kapoj. Gloron al la herooj! Honoron al ilia memoro!

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Prezidanto de PollandoPoste:
Aleksander Kwaśniewski2005 - 2010Bronisław Komorowski (anstataŭanto)