Lee Wan-Yong [li vanjon] estis korea ministro, kiu subskribis la japanan-korean aneksan traktaton, kiu metis Koreion sub japanan regadon en 1910.

Lee Wan-Yong
Persona informo
Naskiĝo 17-an de julio 1858 (1858-07-17)
en Songnam
Morto 12-an de februaro 1926 (1926-02-12) (67-jaraĝa)
en Seulo
Mortokialo pneŭmonito
Loĝloko UsonoSeulo
Ŝtataneco Korea Imperio • Joseon-DinastioKoreio
Okupo
Okupo politikisto • aŭtobiografo • kaligrafo • Kvin Perfiduloj de 1905
vdr

Li naskiĝis en grava familio en provinco Gyeonggi-do, Lee plenigis tri jarojn en la Usono en 1887-1891, tiel li akiris internacian eksperton kaj vidpunkton. Li apartenis al reforma partio, kiu volis okcidentigi Koreion kaj malfermi la landon por internacia komercado kaj tio estis konsiderata kiel por-japana agado.

Lee estis grava registara ministro en tempo de la Traktato Eulsa de 1905 kaj estis la plej fervora apoganto de la pakto, kiu faris la Koreian Imperion al protektorato de la Japana Imperio. La traktato estis subskribita spite al volo de la korea imperiestro Gojong. Li estis – kiel eduka ministro - unu el la kvin traktatistoj de la Traktato Eulsa (plua ministroj estis Park Jae-soon, Lee Ji-yong, Lee Geun-taek, Gwon Joong-hyun).

Sub la japana rezident-generalo Ito Hirobumi, Lee estis ĉefministro en 1906-1910. Lee apogis abdikon de imperiestro Gojong en 1907, post kiam imperiestro Gojong provis denunci la Traktaton Eulsa ĉe la dua internacia Haga Paca Kongreso.

En 1910, Lee subskribis la japanan-korean aneksan traktaton kiu donis al Japanio tutan kontrolon super Koreio, spite al kontraŭargumentoj de la korea imperiestro Sunjong. Por lia kooperado kun la japanoj, Lee estis rekompencita kun adla titolo hakushaku (grafo) en 1910, kiu esti altigita al titolo kōshaku (markizo) en 1921.

Post sendependiĝo de Koreio ĉe fino de la dua mondmilito, la tombo de Lee malfermita kaj liaj restaĵoj suferis postmortan dis(part)igon, kiu estas konsiderata kie lal plej malgracia punado en la konfucea ideologio. Nomo de Lee Wan-Yong iĝis sinonomo de ‘perfidulo’ en moderna Koreio.

Lee neniam lernis la japanan lingvon kaj pensis kreon de iuforma personalunio de la du landoj (simile al Svedio-Norvegio aŭ Aŭstrio-Hungario).