Legendo pri Muhlenberg

La legendo pri Muhlenberg estas asertata historio, laŭ kiu la Usona Deputitaro fine de la 18-a jarcento decidis, ĉu la oficiala lingvo de Usono estu la angla aŭ la germana lingvo, kaj la angla venkis per la voĉo de Frederick Muhlenberg, kies patro estis germana enmigrinto kaj kiu estis studinta en Germanio.

Frederick Muhlenberg (1790)

Vere ne estas dokumentoj pri ia decido pri oficiala lingvo de Usono; oficiale Usono ne havas leĝe fiksitan lingvon, kvankam kelkaj postulas oficialigon de la angla.

La bazo de la legendo kredeble estas peto de germanaj enmigrintoj el Virginio al la usona deputitaro en 1794 (traktita je la 13-a de januaro 1795), ke oni provizu germanajn tradukojn de leĝoj. La diskuto iom daŭris; peto pludiskuti je alia tago estis rifuzita per 42 voĉoj kontraŭ 41; per tio la peto estis fakte rifuzita.

Laŭdire Muhlenberg komentis, ke "ju pli rapide la germanoj iĝos usonanoj, des pli bone" kaj detenis sin de voĉdono. Je la 16-a de februaro 1795 la deputitaro decidis publikigi leĝojn nur en la angla.

Kredeble la legendo ekestis ĉirkaŭ 1840 kaj estis disvastigita per la libro "History and Achievements of the Germans in America" / "Geschichte und Zustände der Deutschen in Amerika" (historio kaj sukcesoj/statoj de la germanoj en Usono) de Franz Löher (1847). Tiu ĉi libro tamen prezentis la okazojn (laŭ nuna esploro) iom malklare; precipe ĝi parolis ne pri la usona deputitaro, sed pri la parlamento de Pensilvanio, kies prezidanto Muhlenberg iam estis.