Legiana malsano (latine legionellosis) estas tipo de la pneŭmonio, malkovrita en 1976. Ĝin kaŭzas la bakterio Legionella pneumophila.

L. pneumophila, respondecas por pli ol 90% de la legianaj malsanoj

Origino redakti

La nomo de la malsano (kaj la bakterio) reiras al la American Legion (Usona Legio), kiu estas usona veterana asocio kaj kiu kunsidis en 1976 en Filadelfio. En la hotelo malsaniĝis 182 legianoj, mortis el ili 29.

Pruviĝis, ke la L. pneumophila reproduktiĝas malrapide, en tre humida kaj nutroriĉa medio kaj en Ph de 6,9 ĝis 7,0. Ĝi restas vivkapabla unu jaron en la trinkakvo.

Simptomoj redakti

Simptomoj estas la ĝenerala malforteco, kapdoloro, alta febro, ofte kun frostotremado. Oftas la tusado, sen kroĉado. La malsanulo malfacile spiradas, sentas doloron en la brusto, havas ankaŭ stomakan doloron, kaj ĝeneralan malbonan medisenton. Eĉ sana homo povas malsaniĝi en la legiana malsano. Sed ĝi trafas plej ofte la maljunulojn kaj malfortulojn.

Disvastiĝo redakti

Ĝi disvatiĝas ne de homo al homo, sed tra aero, aera vaporo, klimatiziloj, akvo el tuboj en ĉambroj, kiujn oni ne uzis dum semajnoj.

Preventado redakti

Por eviti tiun infekton: kiam vi alvenas al hotelo, kiam vi revenas el ferioj (pli longaj ol semajnon), fluigu akvon per ĉiuj kranoj de la loko dum minimume 5 minutoj. Tiel la stagnanta akvo kun eventuale diversaj bakterioj fluos el la tuboj. Ne restu apud la fluanta akvo. Iru promeni dum tiu tempo. En via loĝloko reguligu la akvohejtigilon, por ke la akvo venu kun temperaturo pli alta ol 50 gradoj C. En tiu temperaturo la bakterio ne povas vivi.