Legiana movado (Rumanio)

La Legio de Arkianĝelo Mikaelo, mallonge Legiana Movado (rumane Legiunea Arhanghelului Mihail resp. Mișcarea Legionară) estis organizaĵo fondita je la 24-a de junio 1927 de Corneliu Zelea Codreanu en Rumanio. Ĝi estis kvazaŭ-armea terorista legio kun naciisma-faŝisma orientiĝo kaj mistike-religia karaktero. Ĝi konsideris sin kontraŭulo de komunismo, judoj kaj framasonismo[1].

Legiana movado
emblemo
flago
partio
Komenco 24-a de julio 1927 vd
Fino 1945 vd
Lando(j) Rumanio vd
Sidejo Bukareŝto
Ideologio

antikomunismoantisemitismoklerikfaŝismo • rumana naciismo

Fondinto(j) Corneliu Zelea Codreanu vd
Ĉefestro(j) Corneliu Zelea Codreanu • Horia Sima vd
vdr
Flago de la Legia Movado

Nomoj redakti

Pro taktikaj konsideroj, sed ankaŭ pro oficiala malpermeso la movado ekzistis je diversaj tempoj sub malsamaj nomoj:

  • 1927–1930: Legio de Arkianĝelo Mikaelo (Legiunea Arhanghelului Mihail)
  • 1930–1935: Fera Gvardio (Garda de Fier)
  • 1935–1940: Ĉion por la lando (Totul pentru Țară)
  • 1940–1941: Legiana Movado (Mișcarea Legionară)[2]

La Fera Gvardio redakti

Okaze de la elektoj de 1930 Codreanu kreis la Feran Gvardion (rumane Garda de Fier) kiel "gvardion kontraŭ la disvastiĝo de komunismo". Ĝi estu kvazaŭ ombrela partio por kolekti grupojn kun similaj celoj, kiuj kune prezentiĝu al la elektoj. Sed nur la Legia Movado partoprenis en la Gvardio. En 1933 la kombinita organizo estis malpermesita, sed pluvivis sub la ŝanĝita nomo Totul pentru Țară (= ĉion por la lando).

En la elektoj de 1937 la Legio iĝis la tria plej forta povo, kun 15,5 % de la voĉoj. Sed reĝo Karolo la 2-a, kontraŭulo de la Legio, tenis ĝin ekster la registaro.

En aprilo 1938 Codreanu estis arestita kaj en novembro mortigita, kun 13 pliaj anoj de la movado.

La 5-an de septembro 1940 generalo Ion Antonescu, aliancano de la Legio, iĝis ĉefministro, per kio kreskis la influo de la Legio. Tiel en novembro 1940 anoj de la Fera Gvardio povis eniri la malliberejon de Jilava kaj mortigi 66 politikajn malliberulojn por venĝi la morton de Codreanu. Sed en januaro 1941 malsukcesis puĉo de la Gvardio kontraŭ Antonescu, kaj la Legio estis dissolvita.

Notoj redakti

  1. Djuvara, Neagu: O scurtă istorie a românilor povestită celor tineri
  2. Rita Bartl: Faschistische Bewegungen im Vergleich: Die Eiserne Garde in Rumänien und die Falange in Spanien, GRIN Verlag, 2008, p. 4.

Vidu ankaŭ redakti


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mișcarea Legionară en la rumana Vikipedio.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eiserne Garde en la germana Vikipedio.