Lehman Wendell

usona dentisto kaj esperantisto

Lehman WENDELL (ŭendel), (naskiĝis la 2-an de januaro 1878 en Sycamore (Illinois - mortis en majo 1977 en Minneapolis, Usono) estis usona esperantisto kaj dentisto, esperantisto ekde 1907.

Lehman Wendell

Li estis honora membro de ELNA, vicprezidanto de EANA, 1910; prezidanto de Esperanto-Grupo de Tacoma (Washington), 1913; prezidanto de Esperanto-Grupo de Minneapolis kaj Saint Paul (Minnesota), 1925; vicprezidanto de EANA, 1927. Instruis Esperanton en Universitato de Minnesota de 1926. Tradukis Sub la Meznokta Suno; Sep Ridoj; kaj La lasta Usonano. Membro de UEA dum pluraj jardekoj.

En 1914 li venis al Minneapolis kie li post tri jaroj starigis oficejon kiel dentisto kaj ankaŭ instruis en la Kolegio de Dentistarto.

Verkoj kaj tradukoj redakti