Leila Gyenesei [lejla djeneŝei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyenesei Leila estas hungara triatlonisto, moderna pentatlonisto, skiisto, dufoja olimpiano, mondĉampiono. Ŝia patro estis István Gyenesei.

Leila Gyenesei
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aprilo 1986 (1986-04-22) (38-jaraĝa)
en Kaposvár
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro István Gyenesei
Edz(in)o Pál Feke
Okupo
Okupo modernpentatlonisto • skikuristo
vdr

Leila Gyenesei[1][2] naskiĝis la 22-an de aprilo 1986 en Kaposvár.

Biografio redakti

Leila Gyenesei akiris diplomon en Universitato de Kaposvár, baldaŭ ankaŭ juran diplomon en Kalvinana Universitato Gáspár Károli. Ŝi edziniĝis, naskis filinon, baldaŭ ŝi divorcis.

Sporta kariero redakti

Leila Gyenesei komence estis sukcesa triatlonisto, poste skiisto. Ŝi estis olimpiano en Vintra Olimpiko 2006 sen medalo, sed en la sama jaro ŝi estis hungara ĉampiono en skiado 30 kilometrojn longa. Pli poste ŝi estis moderna pentatlonisto kaj partoprenis en Hungario en la Somera Olimpiko 2008 sen medalo, sed en mondĉampionumo en la sama jaro ŝi estis la unua stafete. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 2014, poste ŝi estis televida redaktoro, krome ŝi havis postenon en firmao.

Fontoj redakti

Referencoj redakti