Leila Bronia JOSEFOWICZ (naskiĝis la  20-an de oktobro 1977(nun 1977-10-20) (46‑jara) en Mississauga, okcidente de Toronto en la provinco Ontario) estas kanada violonisto.

Leila Josefowicz
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1977 (1977-10-20) (46-jaraĝa)
en Misisogo
Ŝtataneco Kanado
Alma mater Instituto de Muziko Curtis • Julia R. Masterman School • Colburn School • Encore School for Strings
Familio
Edz(in)o Kristjan Järvi
Okupo
Okupo violonisto
vdr

Biografio redakti

Leila Josefowicz naskiĝis en pola-angla familio. Ŝia patrino Wendy estas genetikistino, ŝia patro fizikisto. Baldaŭ post la naskiĝo la familio transloĝiĝis al Kalifornio, iom norde de Losanĝeleso.

Je la aĝo de 16 jaroj Leila Josefowicz debutis en 1994 en la Carnegie Hall kun la violonkoncerto de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovski kun akompano de Academy of St. Martin in the Fields sub gvidado de Siro Neville Marriner.

En septembro 2003 ŝi estis solistino en la fama koncerto "Last Night of the Proms" en la Londona Royal Albert Hall.

Leila Josefowicz nuntempe loĝas en Novjorko en la kvartalo Upper West Side (Supra Okcidenta Flanko). En 2006 ŝi divorcis de dirigento Kristjan Järvi kun kiu ŝi havas filon.

Instrumento redakti

  • 1993-94: "Ruby"-Stradivari el 1708, pruntedonaĵo de la Stradivari Society
  • 1994: "Ebersolt"-Guarneri del Gesù el 1739, pruntedonaĵo de Dr. Herbert Axelrod

Eksteraj ligiloj redakti