Leila NACHAWATI Rego (n. en Santiago de Compostela, Hispanio, en 1978) estas verkistino kaj hispana-siria aktivistino, fakulino pri Mezoriento, kiu defendas la homajn rajtojn[1] kaj la parolliberecon[2].

Leila Nachawati
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1977 (1977-11-30) (46-jaraĝa)
en Santiago de Compostela
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Santiago de CompostelaUniversitato de Granado
Okupo
Okupo akademiulo • homrajta aktivulo
vdr

Filino de patro damasquino kaj galega patrino, Nachawati studis Anglan Filologion en la Universitato de Santiago de Compostela. Poste, ŝi vivis tri jarojn en Kansas (Usono) kie ŝi studis Literaturan Kritikon. Poste ŝi revenis al Hispanio kie ĝi diplomiĝis en Araba Filologio kaj magistriĝis pri Internacia Kunlaborado kaj Disvolviĝo ĉe la Universitato de Granado[3]. Ŝi estas profesoro pri Komunikado en la Universitato Carlos 3-a de Madrido (UC3M), kie ŝi donas klasojn pri internacia ĵurnalismo, perforto en la novaĵmedioj, kaj komunikado kaj civitana partopreno en Interreto[1].

Nachawati ankaŭ estas kunfondinto de Syria Untold[4], platformo de sendependaj novaĵmedioj kreita en 2012 en Beirut[5].

En 2016, Nachawati eldonis sian unuan romanon Cuando la revolución termine (Kiam la revolucio finas) en kiu ŝi rekonstruas la okazaĵojn en Sirio depost la Araba Printempo [6]. Ŝi ankaŭ kunlaboras kun pluraj eksterlandaj amaskomunikiloj kiel Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) aŭ Al-Ĝazira, kaj ankaŭ hispanaj rimedoj kiel El Mundo aŭ eldiaro.es[7]. Nachawati parolas la galegan, la hispanan, la anglan kaj la araban.

Verko redakti

Cuando la revolución termine, 2016, ISBN 9788469787380.[8]

Referencoj redakti