Leina estas fontrivero de Hörsel en la riversistemo de Weser en Germanujo naskiĝanta en alteco de 681, 2 metroj. Ĝi nomdonis al la fama Leinakanalo kondukanta al Gotao.

Leina
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

Priskribo redakti

Leina fontas ĉe Leinaborn en la Turingia Arbaro, sur teritorio de Tambach-Dietharz en la proksimeco de la migradopado Rennsteig. Post ĉ. 2,5 kilometroj la torento baritis per la lagetoBrandleiteteich kie estis en la 15-a jareceto frunovepoka mineja kaj ferfabrika komplekso.[1]

Per aliaj alfluoj malmontaj apud Finsterbergen la rojo pli kaj pli fortiĝas. En la Leinagrund-ebenaĵo pro tio troviĝis je distanco de 4 km ĉirkaŭ kvin segejoj kaj martelegoj ĝis la alveno de la rojo ĉe la arbarrando apud Leinatal-Engelsbach. Ĉe en la 14-a jarcento konstruita baraĵo la plej granda parto de la akvo direktatas en la Leina-kanalo. La rivero Leina mem fluas kiel Wilde Leina (aŭ Kleine Leina) ankoraŭ ĝis Leinatal-Schönau vor dem Walde en malgranda distanco disde Leina-kanalo en la origina riverujo. Sur la teritorio de Leinatal-Leina estiĝas ĉe la konfluo kun Altenwasser la rivero Hörsel.

Alfluoj redakti

La sekva tabelo listigas la alfluojn detale:[2][3]

Nomo


Alflu-
flanko

Longeco
[km]

Akvokolekta
baseno
[km²]
Enflueja
alteco
[m supre MN]
Enflueja
loko
(*: apud)
DGKZ


Großer Frosch maldekstre 2,1 514 416-11?
Rösenbach maldekstre 2,1 458 supre de Finsterbergen 416-11?
Körnsbergwasser maldekstre 2,9 3,1 440 malsupre de Finsterbergen 416-11?
Sulzbach dekstre 1,8 390 Engelsbach disde Catterfeld 416-11?
Schilfwasser maldekstre 11,2 14,3 338 Ernstroda* 416-12
Cumbach maldekstre 3,9 7,3 326 Friedrichroda-Cumbach* 416-1?
Altenwasser dekstre 7,3 8,5 317 Leinatal-Leina 416-1?
Supra riveroparto
Malsupra riveroparto

Literaturo redakti

  • Helga Raschke: Von Wasserknechten, Müllern, Gerbern und Leinafegern, Strölin, Gotha 2000

Notoj redakti

  1. Herbert Mehnert: Auf den Spuren eines alten Schmelzwerkes am Brandleiteteich bei Finsterbergen, Gotha 1957, p. 61–62
  2. Thüringer Landesanstalt für Umwelt (eld.): Gebiets- und Gewässerkennzahlen (Verzeichnis und Karte). Jena 1998. 26 paĝoj.
  3. Riverlongecoj laŭ Geopfaden (kmz, 150 kB)