Lemurio (kontinento)

hipoteza perdita kontinento en Hinda Oceano aŭ Pacifiko

LemuriaLemurio [1] estis la nomo de hipoteza "perdita tero" diverse situa en la Hinda kaj en la Pacifika Oceanoj. Tiu koncepto de la 19a jarcento devenas el klopodoj klarigi diskonstantaĵojn en biogeografio, tamen, la koncepto de Lemuria iĝis eksmoda pro la moderna kompreno de la funkciado de Platotektoniko. Kvankam dronitaj kontinentoj ja ekzistas — kiel Zelando en la Pacifiko kaj la Kergelena Ebenaĵo en la Hindia Oceano — ne estas konata geologia formaĵo sub la Hindia aŭ la Pacifika Oceanoj kiuj korespondus kun la hipoteza Lemuria.

Kvankam Lemuria ne estas jam konsiderata valida scienca hipotezo, ĝi estis adoptata de verkistoj interesataj je Okultismo, same kiel de tamilaj verkistoj de Barato. Priskriboj de Lemuria diferenciĝas, sed ĉiu kunhavas komunan kredon je kontinento ekzistanta en antikva epoko kaj dronis en la oceano kiel sekvo de geologia ŝanĝo, ofte de katastrofo. Ne estas scienca pruvo kiu subtenas tiujn teoriojn.

En 1864 la zoologo kaj biogeografiisto Philip Sclater verkis artikolon pri "The Mammals of Madagascar" (La mamuloj de Madagaskaro) en The Quarterly Journal of Science. Uzante klasigon li parolas pri lemuroj kiuj inkludus la grupon de primatoj,[2] kaj uzis la ekziston de fosilioj kaj en Madagaskaro kaj en Barato sed ne en AfrikoMezoriento, el tio Sclater proponis ke Madagaskaro kaj Barato iam estis parto de pli granda kontinento.

Notoj redakti

  1. OED
  2. Neild, Ted Supercontinent: Ten Billion Years in the Life of Our Planet, Harvard University Press (2a Nov 2007) ISBN 978-0674026599 pp.38-39

Pli da legado redakti

  • Ramaswamy, Sumathi. (2004) The Lost Land of Lemuria: Fabulous Geographies, Catastrophic Histories. University of California Press. ISBN 0520240324.
  • Frederick Spencer Oliver, A Dweller on Two Planets, 1905

Eksteraj ligiloj redakti