Lena Schwarz

germana filma kaj teatra aktorino
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Schwartz kaj Schwarz.

Lena SCHWARZ - prononco [LE:na Ŝvarc] - naskiĝis la 29-an de septembro 1976 en Stutgarto - estas germana filma kaj teatra aktorino.

Lena Schwarz
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1976 (1976-09-29) (47-jaraĝa)
en Stutgarto
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo filmaktoro • teatra aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La unua stacio de Schwarz post kompletigado de ŝiaj aktoraj studoj ĉe la Lernejo Otto Falckenberg en Munkeno estis la Munkena teatro Kammerspiele. Tie ŝi aperis en Princo Friedrich von Homburg de Heinrich von Kleist (reĝisoro: Dieter Dorn) kaj en Ludoviko la 2-a - la plena vero (reĝisoro: Georg Ringsgwandl). Ŝia sekva engaĝiĝo estis en la teatro Bochum, kie ŝi laboris interalie kun la reĝisoro Dieter Dorn, Matthias Hartmann, Jürgen Kruse, Jürgen Gosch, Jan Bosse kaj Niklaus Helbling.

De 2007 ĝis 2013 ŝi laboris kiel gasta aktoro, interalie ĉe la drama teatro Duseldorfo (Düsseldorfer Schauspielhaus), la drama teatro Bochum kaj la Munkena Kammerspiele, ekde 2013 ŝi membras en la ensemblo de la drama teatro Zuriko.

En 2008 ŝi gajnis sponsoran premion de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio por junaj artistoj.

Filmoj redakti

  • 2002: Der Narr und seine Frau heute Abend in Pancomedia
  • 2008: Diese Nacht
  • 2008: Weitertanzen
  • 2020: Frieden (angle: Labyrinth of peace)

Eksteraj ligiloj redakti