Lenapa lingvo

algonkena lingvo parolata de la lenapoj

La lenapa lingvo estas algonkena lingvo parolata de la lenapoj. Fakte temas pri la unamia kaj la munsia, du proksime rilataj lingvoj de la orienta algonkena subgrupo de la algonkena lingva familio. La unamia kaj la munsia paroliĝis fare de la lenapoj en la najbareco de la moderna Novjorka areo en Usono, inkluzive de okcidenta Longinsulo, Manhatana Insulo, Staten-Insulo, same kiel apudaj areoj sur la kontinento: sudorienta Novjorkio, orienta Pensilvanio, Nov-Ĵerzejo, Konektikuto, Marilando kaj Delavaro.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti