Lenk en Simme-Valo

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lenk im Simmental (stacidomo).
Lenk en Simme-Valo
Blazono de Lenk en Simme-Valo
Kronen-Placo en Lenk
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen
Malnova distrikto ĝis 2009 Supra Simme-Valo
Koordinatoj  46° 27′ 0″ N 7° 26′ 0″ O / 46.45000 °N, 7.43333 °O / 46.45000; 7.43333 (mapo)Koordinatoj: 46° 27′ 0″ N 7° 26′ 0″ O / 46.45000 °N, 7.43333 °O / 46.45000; 7.43333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2325
Areo 123,05 km²
Alteco 1068 m super marnivelo
Poŝtkodo 3775
Komunumkodo 0792
Mapo de Lenk en Simme-Valo
vdr


Pri la komunumo redakti

Lenk en Simme-Valo (germane Lenk im Simmental) estas komunumo de Kantono Berno en Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la malnova distrikto Suba Simme-Valo, kaj ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nova administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen. Ĝi havis 2335 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio redakti

 
Sep Fontoj, la fonto de Simme en Lenk

Lenk estas la plej alte situanta komunumo en la Simme-Valo en Berna Oberlando. Al la komunumo apartenas pluraj montoj. La plej alta el inter ili estas Wildstrubel, sur kiu troviĝas la Wildstrubel-Glaĉero. Ankaŭ sur la teritorio de Lenk situas parto de la Plaine-Morte-Glaĉero, el kiu elfluas unu el la fontriveroj de Simme. La ĉefa fonto de Simme estas la tiel nomataj Sep Fontoj (germane Siebenbrunnen), kiu en formo de impresa akvofalo elfluas el la roko.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 123,05 km², de kiuj 23,0% estas kovritaj de arbaro, 36,4% servas por agrikulturo kaj 2,0% por setlado. La resto de la teritorio, proksimume triono, estas altmontara dezerto konsistanta el rokoj, firnoj kaj glaĉeroj.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Lenk limas en nordo al Sankt-Stefano en oriento al Adelboden kaj Leukerbad (Valezo), en sudo al Mollens, Randogne, Icogne kaj Ayent (ĉiuj en Valezo), kaj en okcidento al Lauenen kaj Saanen.

Trafiko redakti

 
Aertelfero al Metsch

Lenk estas la fina haltejo de Montreux-Berna Oberlanda-Fervojo. La linio en Zweisimmen havas konekton per la Bern-Lötschberg-Sempiono-Fervojo al Spiez kaj Berno kaj ankaŭ al Interlaken.

Loka buso transportas la gastojn al ĉiuj turismaj celoj en la komunumo.

La kompanio Lenk Bergbahnen funkciigas seĝtelferon al Bettelberg, ĉeltelferon al Wallegg, kaj aertelferon al Metsch/Bühlberg.

Ekonomio redakti

La komunumo Lenk vivas ĉefe de la turismo. Kun 2000 loĝantoj la komunumo ofertas proksimume 5000 hotellitojn, kio signifas, ke dum la pinta sezono en la komunumo troviĝas preskaŭ 10000 homoj, la vilaĝo do per la turistoj transformiĝas al eta urbo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Lenk en Simme-Valo datiĝas el la jaro 1370 kiel An der Leng. En la jaroj 1504 ĝis 1505 Lenk disiĝis de la najbara komunumo Sankt-Stefano kaj akiris aŭtonomecon. Por protekti sin de la katolikaj valezanoj en la jaro 1522 la komunumo submetis sin al la suvereneco de la konsilio de Berno. En la jaro 1529 en Lenk estis enkondukita la reformacio.

Esperanto-movado redakti

 
Prenzentaĵo de infanoj dum la 2-a SFERO en Lenk

La 16-an ĝis 18-an de oktobro 2009 en la Kurs- kaj Sportcentro Simme-Valo en Lenk okazis la 2-a Svisa Familia Esperanta Renktontiĝo (SFERO) sub la aŭspicio de Svisa Esperanto-Societo, kiun partoprenis kvardeknaŭ personoj al Svislando, Francio, Germanio kaj Pollando. La unua SFERO okazis 2008 en Sangernboden.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti