Leon SCHLUMPF estas svisa politikisto. Li naskiĝis la 3-an de februaro 1925 en Felsberg apud Koiro, Kantono Grizono, Svislando.

Leon Schlumpf
Persona informo
Leon Schlumpf
Naskiĝo 3-an de februaro 1925 (1925-02-03)
en Felsberg GR
Morto 7-an de julio 2012 (2012-07-07) (87-jaraĝa)
en Koiro
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Zuriko vd
Partio Svisa Popolpartio • Burĝa-Demokratia Partio de Svislando • Democratic Party vd
Familio
Infanoj Eveline Widmer-Schlumpf vd
Profesio
Okupo politikistomuzikisto vd
Aktiva en Berno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Politika Kariero redakti

Leon Schlumpf estis profesie advokato. Kiel membro de la Svisa Popolpartio li okupis diversajn politikajn oficojn. Li estis registara konsilanto de la Kantono Grizono, nacia konsilanto kaj poste ŝtata konsilanto. La 5-an de de dembro 1979 li elektiĝis kiel membro de la Federacia Konsilio de Svislando. En tiu-ĉi funkcio li gvidis la Federacian Departementon pri Trafiko kaj Energio. En la jaro 1984 Leon Schlumpf estis Federacia Prezidanto. La 31-an de decembro 1987 li retiriĝis por emeritiĝi.

La filino sekvas la spurojn de la patro redakti

Lia filino Eveline Widmer-Schlumpf en la jaro 1998 elektiĝis kiel unua virino al la registaro de la Kantono Grizono kaj en la jaro 2007 ŝi kiel jam antaŭe ŝia patro elektiĝis al la Federacia Konsilio. Ĉar tiu-elektiĝo okazis kontraŭ la deziro de la propra partio, la Svisa Popolpartio dissplitiĝis, kaj kreigiĝis la nova Burĝo-Demokrata Partio Svislando (germane Bürgerlich-Demokratische Partei Schweiz) al kiu aliĝis patro kaj filino.

Popolmuzikisto redakti

Schlumpf ludas pianon, akordeonon, ŝvican akordeonon kaj sin dediĉis al la kamparana muziko. Sub la pseŭdonimo Raetus Telena li mem komponis, kiun li interpretis kun la kamparanmuzikorkestro Bernina de Felsberg. Sur kompaktdisko de la kampararmuzikorkestro Oberalp aperis 2004 polko de li.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti