Leonora Carrington

Leonora Carrington OBI (6a de Aprilo 1917 – 25a de Majo 2011)[1] estis brit-devena meksika artistino, superrealisma pentristo, kaj verkisto. Ŝi loĝis plej el sia plenkreska vivo en Meksikurbo kaj estis unu el la lastaj survivantaj partoprenantoj en la superrealisma movado de la 1930-aj jaroj.[2] Carrington estis ankaŭ fonda membro de la movado por liberigo de virinoj en Meksiko dum la 1970-aj jaroj.[3][4]

Leonora Carrington
Persona informo
Leonora Carrington
Naskonomo Mary Leonora Carrington Moorhead
Naskiĝo 6-an de aprilo 1917 (1917-04-06)
en Clayton-le-Woods, Lankaŝiro,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Morto 25-an de majo 2011 (2011-05-25) (94-jaraĝa)
en Meksikurbo
Mortis per malsano vd
Etno Britoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco MeksikoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Chelsea Grin • New Hall School • Chelsea College of Art and Design vd
Familio
Edz(in)o Emérico Weisz vd
Amkunulo Max Ernst vd
Profesio
Alia nomo Leduc, Mrs. Renato • Weisz, Mrs. Emerico vd
Okupo pentristo • scenografo • romanisto • desegnisto • skulptistoartisto vd
Aktiva en Parizo • Saint-Martin-d'Ardèche • MeksikurboLondonoNov-Jorko vd
Aktiva dum 1941–1955 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Leonora Carrington, Nacia Antropologia Muzeo.
Skulptaĵo fare de Carrington montrita apud la Universitato de Guanajuato dum la Cervanta Internacia Festivalo de 2015.

Ŝi ekkonis la superrealisman movadon en la 1930-aj jaroj kaj partikulare kuniĝis al la artisto Max Ernst, kun kiu kunlaboris kaj kunvivis, sed en la komenco de la Dua Mondmilito li estis arestita unue de francoj poste de la Gestapo, sed li sukcesis fuĝi al Usono kun Peggy Guggenheim, lasante Leonora Carrington, kiu iris al Hispanio kun amiko kaj kie ŝi suferis nervan malordon kaj enfrenezulejigon ĉe Santandero.[5] Ŝia familio sendis ŝin al azilo en Sudafriko, sed survoje en Lisbono ŝi fuĝis el la gardistoj, edziniĝis al Renato Leduc, poeto kaj meksikan ambasadoro, nome amiko de Pablo Picasso, kaj tiel ili povis veturi al Meksiko. Tie ŝi eniris en etoson de artistoj, edziĝis duafoje, tiam al Emerico Weisz, kaj ili havis du filojn. En Meksiko la geedzoj vivis longe, li ĝis 97 jaroj en 2007, ŝi ĝis 97-jaraĝo en 2011.

Notoj redakti

  1. Mark Stevenson (27a de Majo 2011). "Surrealist Leonora Carrington dies at 94 in Mexico City". Gettysburg Times. Associated Press. Alirita la 8an de Decembro 2020.
  2. Paul Bond (22a de Junio 2011). "Leonora Carrington dead at 94". World Socialist Web Site. Alirita la 8an de Decembro 2020.
  3. Chadwick, Whitney (1986). "Leonora Carrington: Evolution of a Feminist Consciousness". Woman's Art Journal: 37–42.
  4. Phaidon Editors (2019). Great women artists. Phaidon Press. p. 90. ISBN 978-0714878775.
  5. Martin-Dominguez, J., "A British painter’s nightmare in post-Civil War Spain", El País, 22a de Aŭgusto, 2017.

Bibliografio redakti

  • Aberth, Susan L. Leonora Carrington: Surrealism, Alchemy and Art (Ashgate/Lund Humphries 2010), ISBN 978-1-84822-056-0
  • Van Raay, Stefan, Moorhead, Joanna kaj Arcq, Teresa. "Surreal Friends: Leonora Carrington, Remedios Varo and Kati Horna" (Lund Humphries kun Pallant House Gallery, 2010)
  • Chadwick, Whitney. “Leonora Carrington: Evolution of a Feminist Consciousness”, Woman's Art Journal, Vol. 7, no. 1: (1986. Retrieved 21 February 2012), pg. 38
  • Aberth, Susan. “Leonora Carrington: The Mexican years, 1943–1985.” Art Journal Vol. 51, no. 3: (Autumn 1992) pp. 83–85
  • Sean Kissane, Leonora Carrington The Celtic Surrealist (DAP 2013), ISBN 9781938922206.
  • Joanna Moorhead, The Surreal Life of Leonora Carrington (Virago, 2017).
  • Gloria Orenstein. "In Memory of the Most Magical Friend I Ever Had: Leonora Carrington," Femspec; Vol. 17, Iss. 1, 2016.
  • Nancy Deffebach. "Renaissance Science, Heresy, and Spirituality in the Art of Leonora Carrington." En "Arte y Ciencia: XXIV Coloquio Internacional de Historia del Arte." Mexico City: Universidad Nacional Autónoma de México, 2002.