Leopold Berger

ĉeĥa ĥemia inĝeniero

Leopold BERGER (naskita la 9-an de marto 1887 en Vrchoslav – mortis 10-an de aŭgusto 1954 en Prachatice) estis ĉeĥa ĥemia inĝeniero, aktivanta en Potštejn.

Leopold Berger
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1887 (1887-03-09)
en Vrchoslav
Morto 10-an de aŭgusto 1954 (1954-08-10) (67-jaraĝa)
en Prachatice
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li estis esperantisto ekde 1908 kaj agis kiel funkciulo de diverslokaj kluboj. Li fondis Boheman Esperanto-Servon kaj eldonis BES-an Adresaron. Li eldonis jarkolektojn de propagandaj gazetoj kaj verkis Ĉeĥa-Esperanto Vortareton, aperintan en 1930 (en la vortaro erare indikita 1929), 2a eld. 1930, 96 + 2 paĝoj.

Verkoj redakti

  • BES-adresaro de l' esperantistoj el ĉiuj landoj (1919, 1920, 1921, 1922-1923, 1924, 1927, 1928, 1929, 1931, 1932, 1934, 1935-1936, 1937, 1939)
  • Česko-esperantský slovníček (1929, 1930)

Gazetoj redakti

  • Interŝanĝa bulteno (Tauschbulletin), eldonata de UEA, redaktas Lepold Berger
  • Esperantský svět (Esperanto-mondo) estis ĉeĥlingva propaganda gazeto (kvin kajeroj inter oktobro 1928 kaj decembro 1929)
  • Kalejdoskopo de l' vivo (organo de Bohema Esperanto-Servo, kvar kajeroj en 1930)

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Libroj[rompita ligilo] de Leopold Berger en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine