Leopoldina (akademio)

La Nacia Akademio de la Sciencoj Leopoldina (germane Nationale Akademie der Wissenschaften Leopoldina) estas la plej malnova naturscienca-medicina klerula institucio en Germanio kaj la plej malnova seninterrompe ekzistanta naturesplora akademio en la mondo. Ekde 2008 ĝi estas germania nacia akademio de la sciencoj.

Leopoldina
akademio de sciencoj • erudicia societo • nacia akademio
Informoj
fondodato 1-a de januaro 1652
fondinto(j) Johann Lorenz BauschJohann Michael FehrGeorg Balthasar MetzgerGeorg Balthasar Wohlfahrt vd
Situo
Geografia situo 51° 29′ 15″ N, 11° 57′ 48″ O (mapo)51.48745311.963394Koordinatoj: 51° 29′ 15″ N, 11° 57′ 48″ O (mapo)
lando Germanio
urbo Halle
Estraro
gvidanto Gerald H. Haug
ĉefestro(j) Gerald Haug vd
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
• Allianz der Wissenschaftsorganisationen
• Informationsdienst Wissenschaft
• German National Research Data Infrastructure (NFDI) e.V.
InterAcademy
All European Academies vd
jura formo registrita asocio de Germanio vd
Leopoldina (akademio) (Saksio-Anhalto)
Leopoldina (akademio) (Saksio-Anhalto)
DEC
Leopoldina (akademio)
Leopoldina (akademio)
Leopoldina (Germanio)
Leopoldina (Germanio)
DEC
Leopoldina
Leopoldina
Map
Leopoldina
vdr

Leopoldina estis fondita en 1652 en Schweinfurt kaj nomita laŭ imperiestro Leopoldo la 1-a. Ĝia nuna sidejo estas en Halle, kaj ĝia prezidanto ekde 2020 estas Gerald Haug. Ĝi havas proksimume 1600 membrojn (en 2021), el kiuj triono estas el ne-germanlingvaj regionoj.

Ĝis julio 2008 la akademio nomiĝis Deutsche Akademie der Naturforscher Leopoldina – “Germana Akademio de la Naturesploristoj Leopoldina”.

Sume ĝis nun 168 membroj de la Leopoldina ricevis Nobel-Premion.[mankas fonto]

Historio redakti

La Germana Akademio de la Naturesploristoj Leopoldina estis fondita la 1-an de januaro 1652 en Schweinfurt de la kuracistoj Johann Lorenz Bausch, Johann Michael Fehr, Balthasar Metzger kaj Georg Balthasar Wohlfahrt kiel privata societo, tiam je la latina nomo Academia Imperialis Leopoldina Naturae Curiosorum kaj ankaŭ nur Academia Naturae Curiosorum. Tiutempe jam ekde 1603 ekzistis en Italio la Akademio de linkokula; poste estis fonditaj en 1660 la Reĝa Societo en Anglio, kaj en Francio la Akademio de Sciencoj en 1666.

La mallongigitan nomon Leopoldina kreis imperiestro Leopoldo la 1-a, kiu per dekreto de la 7-a aŭgusto 1687 fiksis la latinan oficialan nomon Sacri Romani Imperii Academia Caesareo-Leopoldina Naturae Curiosorum (Akademio de naturscioj imperiestre-leopolda de la Sankta Romia Imperio).

En la jaro 1712 imperiestro Karolo la 6-a ŝanĝis la nomparton “Caesareo-Leopoldina” al “Caesarea Leopoldino-Carolina”[mankas fonto], kaj en 1742, imperiestro Karolo la 7-a enkondukis la germanan nomon Kaiserlich Leopoldinisch-Carolinische Deutsche Akademie der Naturwissenschaftler (Imperiestre Leopolda–Karla germana akademio de la natursciencistoj).

Ĝis 1904 la loĝloko de la prezidanto estis sidejo de la akademio; de tiam estas konstanta sidejo en Halle. Same en 1904 la akademianoj rezignis elekti personan akademian nomon.

Je la 18-a de februaro 2008 la Komuna Scienca Konferenco de la germaniaj federacio kaj subŝtatoj decidis asigni al Leopoldina la taskojn de germania nacia akademio de la sciencoj.

Prezidantoj redakti

Prezidantoj de la akademio kun deĵora tempo, nomo, akademia nomo kaj sidejo:

Kelkaj membroj redakti

Jen kelkaj membroj de la akademioj:

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti