Lepe estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio. Ĝi estas fama en la tuta Hispanio kiel supozata hejmo de naivaj, mallertaj loĝantoj, pri kiuj oni rakontas sennombrajn anekdotojn kaj ŝercojn.

Lepe
municipo en Hispanio • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Provinco Onubo (Huelva)
Komarko Okcidenta Marbordo
Poŝtkodo 21440 y 21449
Retpaĝaro Municipo de Lepe
Politiko
Urbestro Manuel Andrés González Rivera (PP)
Demografio
Loĝantaro 25 886  (2009)
Loĝdenso 202,33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 15′ N, 7° 12′ U (mapo)37.25-7.2Koordinatoj: 37° 15′ N, 7° 12′ U (mapo) [+]
Alto 18 m [+]
Areo 127,94 km² (12 794 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Lepe (Andaluzio)
Lepe (Andaluzio)
DEC
Lepe
Lepe
Situo de Lepe

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lepe [+]
vdr
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Elstaras 24 km de plaĝoj (La Antilla, Nueva Umbría kaj la orienta parto de Islantilla, kiu estas kunposedo kun Isla Cristina), same kiel la fiŝkapta haveno de El Terrón, la ermitejo de Nuestra Señora de la Bella, patronino de la urbo, aŭ la Turo de la Kataluno, konstruita por detekti la venon de piratoj kiuj gvatis la ŝipojn alvenantajn el Ameriko.

Toponimio kaj simboloj redakti

Car temas pri setlejo jam konata de antaŭromia epoko, ricevis multajn similajn nomojn. La nunan nomon oni rilatas populare al leprejo, kiu iam ekzistis, sed pli verŝajne al la romia setlejo Leptis minor.

En la blazono aperas la figuro de Rodrigo Pérez de Acevedo kiam ekvidis unuafoje inter eŭropanoj teritorion de la estonta Ameriko.

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Leperos. La censita populacio en 2009 estis 2886 loĝantoj kaj la denseco estas 202,33 loĝ/km². Ĝi estas la plej loĝata municipo post la provinca ĉefurbo, Onubo. Tio okazas pro la ekonomia disvolviĝo rilata al agrikulturo ĉefe de frago, kio allogas multajn enmigrantojn.

Situo redakti

Lepe estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Okcidenta Marbordo (Onubo) en la sudokcidenta parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 18 m; je 41 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 127.94 km². La geografiaj koordinatoj estas 37°15′N 7°12′Ok.

Ĝi limas nordokcidente kun San Silvestre de Guzmán kaj Ayamonte, norde kun Sanlúcar de Guadiana, nordoriente kun Cartaya, okcidente kun Villablanca, oriente kun Cartaya, sudokcidente kun Isla Cristina, sude kun la Atlantiko kaj sudoriente kun Punta Umbría.

Historio redakti

 
Lepe en la romia provinco de Betica, estas la plej sudokcidenta punkto de la mapo

Lepe estis jam grava dum epoko de romianoj kaj araboj. Post la konkero fare de kristanoj dependis de la Ordeno de Templanoj, ĝis la komenco de la 14a jarcento kiam doña María Coronel akiris ĝin por la senjorlando de la familio Guzmán, postaj senjoroj de Niebla, je kies jurisdikcio restis ĝis mezo de la 15a jarcento. Post familiaj kvereloj, don Juan Alonso de Guzmán, dukode Medina Sidonia, donis la lokon, kun Ayamonte kaj La Redondela, al sia filino doña Teresa de Guzmán, kiel doto por edzigo al don Pedro de Zúñiga, kiu formis la markizlandon de Ayamonte, al kio estos ligata Lepe ĝis la unua triono de la 19a jarcento, kiam oni nuligis la senjorlandojn.

Kelkaj lepanoj partoprenis en la unuaj ŝipveturadoj al Ameriko.

Geografio redakti

Sude estas longaj kaj sablaj plaĝoj (24 km). Norde estas arbaroj kaj montetoj kie oni dedicas sin al agrikulturo. La urbo estas en valo. Oriente estas la fluo de la rivero Piedras kiu limas kun Kartajo aŭ Cartaya. Ĉe la enfluo de tiu rivero kreskas pro sedimentoj terlango (nome Flecha de El Rompido) kiun oni disputas inter Cartaya kaj Lepe.

En la Natura Loko de la marmarĉoj de la rivero Piedras kaj Flecha de El Rompido loĝas protektitaj specioj kaj de flaŭro (juniperoj, tajdaj marmarĉoj ktp) kaj de faŭno (ĥameleonoj, marbirdoj). Krome la municipo havas pinarojn, kun makiso varia de cistoj kaj aliaj aromaj plantoj. Aliaj arbaroj estas Piorno, la Parque Litoral, la parko Cabezos, la parko El Corchuelo kaj la Dehesa del Alcornocal, kiu konstituas la plej sudan formaĵon de la provinco kun la korkokverko kiel hegemonia specio.

Klimato redakti

Pro la situo ĉe la onuba marbordo la klimato de la urbo estas de tipo kontinenta (de transiro inter la subtropikaj kaj la moderklimata) kun influo atlantika. La temperaturoj estas de tipo mara, kun jara averaĝo de 19,2 °C kaj oni ricevas 2.972 sunhorojn jare. Pro tio la vintroj ne estas kutime tre malvarmaj kaj la someroj estas iom varmaj, mildigitaj pro mara influo.

Temperaturoj kaj averaĝaj precipitaĵoj de Lepe
jan feb mar apr maj jun jul aŭg sep okt nov dec AVERAĜE
Temp. maks. (  °C) 17 17,9 20,9 22 26,2 29,8 32 33 29,5 25 20,9 18 24,3
Temp. min. (  °C) 6,9 7,9 8,5 11 15,2 17,9 20,5 22,2 20 15,9 13,8 10,2 14,1
Precipitaĵoj (mm) 62 43 72 40 28 8 2 4 20 52 62 63 462

Urba medio redakti

Lepe dividiĝas en nombraj kvartaloj, strukture en la jenaj zonoj: Centro, Don Ramiro, El Llano, La Arboleda, El Campú, Las Moreras, La Noria, Las Colombinas, Blas Infante, La Gaga, La Pendola, Cantargallo kaj Urbanización Virgen Bella. La stratoj de la centro, antikve nomigitaj laŭ metioj (forĝistoj, buĉistoj, ktp.) nun nomiĝas laŭ elstaraj lepeanoj (Oria Castañeda, Manuel Vela, ktp.).

Urbaj kernoj de Lepe
Kerno Koordenatoj Populacio Distanco
Lepe 37° 25′ N 7° 20′ O / 37.417 °N, 7.333 °O / 37.417; 7.333 (mapo) 23.296
La Antilla 37° 20′ N 7° 21′ O / 37.333 °N, 7.350 °O / 37.333; 7.350 (mapo) 1.547 4,8 km
Islantilla 37° 20′ N 7° 23′ O / 37.333 °N, 7.383 °O / 37.333; 7.383 (mapo) 681 5,7 km
Pinares de Lepe (Pinaroj) 37° 22′ N 7° 21′ O / 37.367 °N, 7.350 °O / 37.367; 7.350 (mapo) 275 3,1 km
El Terrón (Terbulo) 37° 22′ N 7° 17′ O / 37.367 °N, 7.283 °O / 37.367; 7.283 (mapo) 72 3,6 km
La Barca (La Boato) 37° 28′ N 7° 17′ O / 37.467 °N, 7.283 °O / 37.467; 7.283 (mapo) 12 4,2 km
Municipo 25.886
Fonto: Instituto Nacional de Estadística (España), INE, 2009 [1] Fonto:GoogleMaps [2]

Ĉe la plaĝo de La Antilla oni konstruis urban kernon ĉefe turisman kaj komercan paralele al la plaĝo samnoma. Ĉe la plej antikva zono de tiu, la Kvartalo Carmen, komencas mara promenejo kiu ligas tiun lokon kun Islantilla.

Islantilla estas komunumo kreita en la 1990-aj jaroj de la municipoj de Lepe kaj Isla Cristina por allogi luksan turismon. Hegemonias kvarstelaj hoteloj, golfejo de 27 truoj, la du komercaj vendejaroj kaj privataj urbanizaĵoj.

Pinares de Lepe (Pinaroj) estas urbanizaĵo konstruita ĉe pinaro situa inter Lepe kaj La Antilla, kie oni konstruas aktuale komercan vendejaron. Hegemonias privatajn bienetojn kun ripozdomoj, multaj kun ĝardeno kaj naĝejo.

La Barca (La Boato) situas ĉe ponto kiu komunikas la lokojn de Lepe kaj Cartaya, kvnakm malmulte loĝata. Troviĝas tie la hotelo La Barca.

El Terrón (La Terbulo) aktuale preskaŭ senhoma, pro malpliiĝo de fiŝkaptado ĉe la haveno Terrón pro neceso konstante dragi la fluejon de la Rivero Piedras el sedimentoj. Troviĝas ĉe La Ermita (Ermitejo), ĉe meandro de la Rivero Piedras ĉe la komenco de la Flecha de El Rompido.

Demografio redakti

Aktuale Lepe estas la plej loĝata urbo de la provinco post la provinca ĉefurbo Onubo. Demografie Lepe karakteras pro la granda pliiĝo de ties populacio en la lastaj dudek jaroj kaj la rapida ritmo de pliiĝo de la populacio. Tio grandparte pro la alta nombro de enmigrantoj kiu loĝas en la urbo, apartenantaj al 63 diversaj ŝtatanecoj, kaj farante ĉirkaŭ la 20 % de la populacio totala.

Demogrefia evoluo de Lepe ekde 1857[1]
1857 1877 1897 1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981
Populacio 3.794 4.870 4.947 5.125 6.525 7.716 8.026 8.569 9.240 10.038 11.826 13.669
1991 1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007 2009
Populacio 16.562 18.565 18.995 19.086 19.676 20.173 21.223 21.952 22.709 23.781 23.607 25.625

Ekonomio redakti

Agrikulturo (frago kaj oranĝo) kaj brutobredado (apenaŭ). Fiŝkaptado. Turismo.

 
La frago, unu el la enspezofontoj de la ekonomio lepea.

La persona enspezo de Lepe estas sufiĉe alta ka tio pro la forta ekonomia sistemo, baze sur la unuarangaj sektoroj, sed ankaŭ sur la duaranga kaj triaranga. Dum la monatoj de la laboroj por fragokolekto el decembro al julio, la sendugindico estas ĉirkaŭ 0%. Dum la resto de la jaro, kiam oni preparas la terenon por novaj kultivoj, la sendugindico estas nur ĉirkaŭ 4% de la laborpopulacio, multe malpli ol en la resto de Andaluzio kaj de Hispanio.

Lepe situas en la komarko kie oni kultivas ĉefe fragojn; tiu komarko liveras tiun frukton al 92 % de la hispana merkato, kaj al 80 % de la eŭropa merkato. Per la rektaj kaj nerektaj laborpostenoj ĉirkaŭ tiu kultivo, la rikolto de fragoj kreas grandan kvanton de dungaĵoj.

Aktuale oni komencis planti aliajn kultivojn kiaj la oranĝo, nektarinojprunoj, kiu produktas ĉirkaŭ 60 milionoj de kiloj de frukto, kiu distribuiĝas pere de la samaj vojoj kiel la frago.

La serĉo de alternativoj agrikulturaj en la zono helpis la eksperimentadon per aliaj kultivoj tropikaj kiaj la avokado, la ĉerimolio, la mango kaj la gujavo, kaj eĉ oni planis planti bananojn.

Fiŝkaptado ankoraŭ gravas, depende de Isla Cristina. La kaptoj okazas ĉe Kadizo kaj la nordo de Afriko.

La industrio estas tre ligata al la produktado kaj komercado de la frago aŭ la oranĝo. Ekzemple entreprenoj kiuj laboras el plasto por kovri la kultivojn, ligno por pakado kaj tuboj por irigacio. Ankaŭ aliaj servoj. Estas kelkaj vendejaroj kaj distrejaroj. La turismo koncentriĝas ĉe la plaĝoj.

Kulturo redakti

 
Turo de la Kataluno.

Estas teatroj, kulturdomo ktp. Granda parto de la kultura heredaĵo kiel la kastelo perdiĝis pro la Lisbona tertremo de 1755 sed restis:

  • Preĝejo de Sankta Domingo.
  • Ermitejo de Sankta Kristoforo, mudeĥara.
  • Turo de la Kataluno, konstruita ĉirkaŭ la 16a kaj 17a jarcentoj por protekti kontraŭ atakoj de maŭraj piratoj, preskaŭ ruinigita lastatempe.
  • Mudeĥaraj restaĵoj.
  • Monumentoj al malkovrintoj de Ameriko, al agrikulturisto, al ŝipisto, al monaĥoj, al virgulinoj.

Notoj redakti

  1. Fonto: Populacio fakta laŭ la Instituto Nacional de Estadística de España. Alteraciones de los municipios en los Censos de Población desde 1842, Arkivigite je 2009-03-11 per la retarkivo Wayback Machine Series de población de los municipios de España desde 1996. Arkivigite je 2010-04-18 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti