Lerneja paŭzo estas la tempo inter du lernejaj lecionoj. Laŭ la lernejaj sistemoj de la diversaj landoj, laŭ aĝoj de la lernantoj respektive laŭ la specoj de lernejo, ili povas varii laŭ longeco, kutime inter 5 kaj 30 minutoj. Dum la malgrandaj paŭzoj de 5 aŭ 10 minutoj precipe servas por tio en kazo de neceso translokiĝi de unu klasejo al alia, kaj grandaj paŭzoj de 15 ĝis 30 minutoj ebligas trinki aŭ manĝi ion, iom moviĝi en aŭ ekster la lerneja konstruaĵo, kaj en iuj ŝtatoj laŭ la leĝoj pri fumado de adoleskuloj ankaŭ ebligas al la lernantoj laŭdezire fumi cigaredon.

En elementaj lernejoj, en kiuj la lerneja klaso kutime havas siajn lecionojn en unu sama klasejo kaj do ne tiom ofte devas translokiĝi de unu lerneja loko al alia, la etaj paŭzoj povas forfali aŭ povas laŭbezone en la klasejo interrompi la lecionan lernadon.

Se en lernejo ankaŭ antaŭvidatas posttagmezaj lecionoj, kutime post la 12-a horo ankaŭ antaŭvidatas aparte granda tagmeza paŭzo por tagmanĝo kaj pli ampleksa ripozo de la lernantoj.

Celo redakti

El medicina vidpunkto, lernejaj paŭzoj ne nur estas agrabla distro por la lernantoj, sed nepre necesaj, por kapabligi kaj la lernantojn kaj la instruantojn efektive plenumi la lecionojn – kaj por bone lerni kaj por bone instrui. Por pli junaj lernantoj la relative sensporta lernado en lecionoj kaj la atendo de la instruisto, ke ili koncentrigu sian atenton kaj ne pli ol nepre necese moviĝu en la klasejo, bezonas relative grandan disciplinon. Aparte por ili la ebleco dum la paŭzoj amplekse moviĝi, sporti, ludi estas esenca senstreĉiĝo. Por pli aĝaj infanoj, adoleskuloj kaj ankaŭ lernantaj plenkreskuloj la paŭzoj interalie ankaŭ servas por la intelekta reflektiĝo de la ĵus lernita materialo. Ĉiukaze, kaj ĉe tre junaj lernantoj kaj ĉe pli aĝaj, la paŭza tempo tamen ankaŭ esence servas por sociaj kontaktoj, kio en ĉiuj aĝgrupoj gravas por la psika bonfarto kaj emocia stabileco – kaj tiu psika bonfarto estas plia fiziologia kriterio por efektiva lernado.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti