Ĉi tiu artikolo traktas datojn de lernejaj ferioj en diversaj landoj. Por difino rigardu ĉe "ferio".

Albanio redakti

paskaj de 30-a de marto ĝis 6-a de aprilo por elementaj lernejoj, alikaze nur unu tago
pentekostaj unu tago
someraj kutime de 1-a de julio ĝis 15-a de septembro
kristnaskaj de 25-a de decembro ĝis 4-a de januaro

Aŭstrio redakti

semestraj unu semajno en februaro, varias laŭ federacia lando
paskaj de la semajnfino antaŭ pasko ĝis lundo aŭ mardo post pasko
pentekostaj unu tago (mardo post pentekosto), ne ekzistas en Vorarlberg
someraj en kelkaj federaciaj landoj proksimume de 1-a de julio ĝis 31-a de aŭgusto, en la ceteraj unu semajnon pli malfrue
kristnaskaj de 24-a de decembro ĝis 6-a de januaro

Unuopaj lernejoj rajtas decidi pri kelkaj pliaj tagoj.

Pliaj informoj (nacilingvaj) estas ĉe http://www.bmbwk.gv.at/schulen/termine/termine.xml Arkivigite je 2006-11-25 per la retarkivo Wayback Machine .

Belgio redakti

karnavalaj la karnavala semajno
paskaj du semajnoj
someraj 1-a de julio ĝis 31-a de aŭgusto
festo de ĉiuj sanktuloj unu semajno ĉirkaŭ la 1-a de novembro
kristnaskaj du semajnoj ĉirkaŭ kristnasko kaj novjaro

Pliaj informoj (nederlandlingvaj) estas ĉe http://www.ond.vlaanderen.be/infolijn/faq/schoolvakanties/ .

Brazilo redakti

Ne estas oficiala kalendaro por lernejaj ferioj en Brazilo. La leĝo nur ordonas ekzistado de 200 lernaj tagoj en jaro, kiu oni povas plenigi laŭvole, sekve, ĉiuj lernejoj havas siajn proprajn lernejajn kalendariojn, kiu eĉ povas varii de jaro al jaro en sama lernejo. Ĝenerale oni komencas la lernojaro en februaro kaj finas en decembro.

novjaraj de ĉirkaŭ 15-a de decembro ĝis la 1-a de februaro
karnavala 5-6 tagoj dum karnavalo ordinare en februaro, tio dependas de luna kalendaro)
vintraj ordinare ekde la fino junio ĝis la fino de julio

Aldone ekzistas kelkaj unuopaj liberaj tagoj.

Ĉinio redakti

novjaraj 3 tagoj ĉirkaŭ la 1-a de januaro
vintraj ordinare en januaro kaj februaro, tio dependas de ĉina luna kalendaro) / 20-25 tagoj inkluzive Printempa Festo (ĉina novjaro)
Laborista Tago 7 tagoj ĉirkaŭ la 1-a de majo
someraj ordinare ekde la fino junio ĝis la fino de aŭgusto / du monatoj
Nacia Festo 7 tagoj ĉirkaŭ la 1-a de oktobro

Aldone ekzistas kelkaj unuopaj liberaj tagoj.

La informoj estas definitivaj nur por provinco Anhui (mez-orienta Ĉinio). Precipe en regionoj de naciaj malplimultoj povas esti alie.

Estonio redakti

paskaj 9 tagoj, lasta plena semajno de marto
someraj ekde la unua plena semajno de junio ĝis la fino de aŭgusto
aŭtunaj 9 tagoj, fino de oktobro - komenco de novembro
kristnaskaj 16 tagoj, ekde la Kristnasko ĝis la Epifanio

Pliaj informoj (nacilingvaj) estas ĉe http://www.hm.ee/index.php?046359

Finnlando redakti

sportaj (vintraj) unu semajno en semajno 8, 9 aŭ 10 laŭ regiono
paskaj kvar tagoj
pentekostaj unu tago
someraj komenciĝas plej ofte en la unuaj tagoj de junio, finiĝo varias, sed estas plej ofte en la mezaj semajnoj de aŭgusto
aŭtunaj en oktobro, daŭro unu tago ĝis (plej ofte) unu semajno
kristnaskaj unu ĝis du semajnoj

Lernejo rajtas tre libere decidi pri ferioj. Tamen limigoj estas en la baza instruado: en unu jaro devas esti 190 lernejaj tagoj (sendependeca tago, epifanio aŭ unuamaja tago nesemajnfine povas malpliigi tion). La lasta lerneja labortago en printempo devas esti en semajno 22.

Francio redakti

vintraj 2 semajnoj inter 10/2 kaj 12/3
printempaj 2 semajnoj inter 31/03 kaj 02/05, ne nepre ĉirkaŭ pasko
pentekostaj nur pentekosta lundo (kiu ne estas ĝenerala festotago)
someraj kutime de 04/07 ĝis 04/09; tamen multaj finas poste aŭ

komencas antaŭe en lokoj, kie ekzistas pli "malpezaj" semajnoj (oni kompensas la hormankon per mallongigo de ferioj)

aŭtunaj unu kaj duona semajno, inter 25/10 kaj 6/11
kristnaskaj 2 semajnoj, inter 23/12 kaj 08/01

La datoj varias laŭ la loko: ekzistas tri partoj en la lando, por eviti, ke ĉiuj estu sur la vojoj kaj en la ferilokoj samtempe.

La supraj datoj validas en la lernejoj, kiuj laboras kvar kaj duonan tagojn semajne; kie estas nur kvar tagoj da laboro semajne, la ferioj perdas kelkaj tagojn (surloka aranĝo, ne nacia).

Pliaj informoj (nacilingvaj) estas ĉe http://www.education.gouv.fr/bo/2003/32/MENE0301509A.htm http://www.education.gouv.fr/pid184/le-calendrier-scolaire.html?dept=0&annee=2

Germanio redakti

paskaj unu ĝis tri semajnoj
pentekostaj ne ĉiam / ĉie, plej ofte unu tago aŭ unu semajno
someraj ses semajnoj inter mezo de junio kaj mezo de septembro
aŭtunaj unu ĝis tri semajnoj en oktobro
kristnaskaj almenaŭ de kristnasko ĝis novjaro, parte unu aŭ du tagojn antaŭe, parte ankaŭ poste; foje la tutan unuan semajnon de januaro, precipe en federaciaj landoj, kiuj festas la 6-an de januaro (Tri Reĝoj).

La datoj varias laŭ federaciaj landoj. En kelkaj federaciaj landoj aldone ekzistas vintraj ferioj en januaro. Hamburgo havas printempajn feriojn en marto anstataŭ paskajn.

Unuopaj lernejoj rajtas decidi pri kelkaj pliaj tagoj (ĉi tiu regulo eble ne validas en ĉiuj federaciaj landoj).

Pliaj informoj (nacilingvaj) estas ĉe http://www.kmk.org/schul/home.htm?ferien .

Israelo redakti

paskaj du semajnoj en marto - aprilo (plus kelkaj unutagaj festoj dum la printempo)
pentekostaj unu semajno en majo
someraj ekde la 21-a de junio gis la 31-a de augusto
aŭtunaj du semajnoj je la fino de septembro - komenco de oktobro
vintraj unu semajno je la fino de decembro

Atentu, ke temas pri judaj pasko kaj pentekosto, kies datoj povas devii de la kristanaj festoj.

Italio redakti

La jenaj estas la ferioj de regiono Veneto (venecia regiono) kaj povas varii aliloke. Ĝenerale estas difinite, ke la lecionaj tagoj devas esti minimume 200.

paskaj de ĵaŭdo antaŭ pasko ĝis mardo post pasko
karnavalaj de la lasta dimanĉo de karnavalo ĝis merkredo post la

lasta tago de karnavalo, nur en kelkaj regionoj

someraj de la dua semajno de junio ĝis la dua semajno de

septembro

kristnaskaj de la 24-a de decembro ĝis la 7-a de januaro

Krome oni kutime aldonas tagojn al diversaj festotagoj por daŭrigi libertempon.

La datoj varias laŭ regiono.

Pliaj informoj (nacilingvaj) estas ĉe http://www.edscuola.it/archivio/calendario.html

Litovio redakti

paskaj depende de la dato de pasko, daŭro ne fiksita
someraj de la 8-a aŭ de la 18 - a de junio ( por klasoj, kiuj ne ekzameniĝas) ĝis la 31 -a de aŭgusto ( inkluzive)
aŭtunaj de la 31 - a de oktobro ĝis la 6-a de novembro ( inkluzive)
kristnaskaj de la 24 - a de decembro ĝis la 6-a de januaro ( inkluzive)
aldonaj ferioj laŭ elekto de lernejoj

La suma daŭro dependas ankaŭ de tio, ĉu la koncerna lernejo laboras 5 aŭ 6 tagojn semajne.

Nederlando redakti

printempaj / paskaj / majaj varias
someraj ses semajnoj (bazaj lernejoj 8 aŭ 9 semajnoj)
aŭtunaj varias
kristnaskaj du semajnoj ĉirkaŭ kristnasko kaj novjaro

La datoj varias laŭ regionoj.

Pliaj informoj (nacilingvaj) estas ĉe http://www.minocw.nl/factsheets/337 Arkivigite je 2006-11-05 per la retarkivo Wayback Machine .

Nepalo redakti

someraj en junio/julio depende de luna kalendaro, unu monato
nacia grandega festivalo Dashai kaj Tihar unu monato; la festivalo okazas en oktobro
vintraj (pro malvarma sezono) en decembro, diverse

Oni diras, ke Nepalo estas lando de festivaloj. Pro tio oni povas ferii pli ofte, unu aŭ du tagojn dum la aliaj monatoj.

Pollando redakti

paskaj de la verda ĵaŭdo ĝis unua mardo post Pasko
someraj kutime de la unua sabato post 18-a de junio ĝis 1-a de septembro
kristnaskaj de 22-a aŭ 23-a ĝis 31-a de decembro (efektive 1-a de januaro)
vintraj du semajnoj januare / februare (varias inter provincoj)

Svedujo redakti

skia unu semajnon en marto aŭ fino de februaro, semajnon 8-an, 9-an, 10-an aŭ 11-an depende je kie en la lando
paska unu semajnon, aŭ ĝis aŭ ekde pasko, depende je kie en la lando
ĉielira ĵaŭdo la kvardeka tago post pasko estas nacia feria tago, kio fariĝas en praktiko kvar- aŭ kvintaga "semajnofino"
somera kutime ekde la dua semajno de junio ĝis la tria semajno de aŭgusto, ĉe kelkaj lernejoj pli malfrue
aŭtuna unu semajnon oktobre aŭ novembre
kristnaska ĉirkaŭ tri semajnojn ekde ĉirkaŭ 16-an - 19-an de decembro

La datoj varias ĉe unuopaj lernejoj.

Svislando redakti

sportaj (vintraj) unu ĝis du semajnoj inter fino de januaro kaj komenco de majo
printempaj kutime du semajnoj inter komenco de aprilo kaj komenco de majo
pentekostaj nur pentekosta lundo
someraj en germanlingvaj kantonoj 5 ĝis 6 semajnoj, en franclingvaj iom pli, en Tiĉino 11 semajnoj; komenciĝas plej ofte fine de junio / komence de julio, en aliaj kantonoj pli malfrue
aŭtunaj unu ĝis tri semajnoj
kristnaskaj ĉirkaŭ kristnasko kaj novjaro

La datoj varias laŭ kantonoj.

Pliaj informoj (germanlingvaj) estas ĉe http://www.ides.ch/ferienliste/mainFe_d.html