La lernejo Rütli (germane Rütli-Schule) estas baza mezlernejo en Berlino, Germanujo. Pli ol 80 elcentoj de ĝiaj lernantoj havas enmigran fonon.[1] La lernejo famiĝis en Germanujo en 2006, kiam la instruistoj de la lernejo sendis leteron al la registaro de Berlino en kiu ili laŭdire petis la disvolviĝon de la lernejo ĉar ili ne plu povis alfronti la perforton de la lernantoj. Tio kondukis al tutlanda diskuto pri la lerneja sistemo de Germanujo, pri la perforto en lernejoj kaj pri la integriĝo de infanoj kun enmigra fono.

Post la sendado de la letero la situacio en la lernejo pliboniĝis: Nun ĝi multflanke estas konsiderata kiel modela baza mezlernejo.[2]

Historio redakti

La lernejo Rütli estis fondita en 1909. En la 1920-aj jaroj oni tie instruis Esperanton.[3]

Fontindikoj redakti