Les Bronzés font du ski (filmo)

Les Bronzés font du ski (La sunbruniĝantoj skiadas) estas franca filmo de Patrice Leconte aperinta en 1979, ludita de la trupo de Le Splendid. Ĝi estas daŭrigo de la filmo Les Bronzés.

Les Bronzés font du ski
filmo
Originala titolo Les Bronzés font du ski
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1979
Ĝenro komedia filmo
Reĝisoro(j) Patrice Leconte
Scenaro Le Splendid
Filmita en Val-d'Isère • Paris-Saint-Lazare
Muziko de Pierre Bachelet
Rolantoj Michel Blanc • Marie-Anne Chazel • Christian Clavier • Gérard Jugnot • Josiane Balasko • Thierry Lhermitte • Dominique Lavanant • Bruno Moynot • Fernand Bonnevie • Guy Laporte • Isabelle de Botton • Maurice Aufair • Maurice Chevit • Michel Such • Roland Giraud • Véronique Barrault
IMDb
vdr

Temo redakti

La amikoj de Les Bronzés retroviĝas en vintro-sporta stacio de Val d'Isère kie Jérôme, Gigi kaj Popeye laboras. Nathalie kaj Bernard, iom "novriĉuloj", partigas loĝejon en parttempa luado. Gigi mastrumas krespejon dum ŝia edzo Jérôme deĵoras en sia medicina kabineto. Jean-Claude daŭre provas flirti kun ĉio kio trapasas. Christine alvenas kun edziĝinta, iom aĝa viro. Popeye estas humiligita de sia edzino kaj ties amanto. Dum "ekstervoja" ski-ekskurso, la grupanoj perdiĝas kaj estas savitaj de montaranoj, kiuj nutras ilin per "lokaj" manĝaĵoj kaj trinkaĵoj (fama sceno kie ili trinkas vipuran likvoron).

Teĥnikaĵoj redakti

Rolularo redakti

Internaj ligiloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti