Les Cluses

komunumo en la departemento Orientaj Pireneoj de Francio

Les Cluses (katalune, ĝis la jaro 1984 oficiale france L'Écluse) estas administra komunumo de Francio en la regiono Langvedoko-Rusiljono (Languedoc-Roussillon) kaj la departemento Orienta Pireneoj (Pyrénées-Orientales), en la sudokcidento de la lando. La komunumo situas 4 kilometrojn nordoriente de la plej proksima trairejo de la ŝtata limo inter Francio kaj Hispanio en la komunumo Le Perthus, en la montaro Pireneoj kaj la kultura pejzaĝo Norda Katalunio.

Les Cluses
komunumo
komunuma administrejo
Blazono
Ŝtato Francio Francio
Regiono Langvedoko-Rusiljono
Departemento Pyrénées-Orientales
Kantono Vallespir-Albères
Arondismento Céret
komunumaro Communauté de communes
du Vallespir
Situo Gars
 - koordinatoj 42° 29′ 13″ N 02° 50′ 21″ O / 42.48694 °N, 2.83917 °O / 42.48694; 2.83917 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 368 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 103 m s. m.
Areo 8,9 km² (890 ha)
Loĝantaro 260 (2012)
Denseco 29,21 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 66480
INSEE 66063
Situo de Les Cluses kadre de Francio
Situo de Les Cluses kadre de Francio
Situo de Les Cluses kadre de Francio
Vikimedia Komunejo: Les Cluses

En Les Cluses vivis kaj en 2001 mortis la esperantisto Félix Gomez, membro de UEA dum duona jarcento kaj iama delegito de UEA.