Les Moins de seize ans

Les Moins de seize ans ("La malpli-ol-16-jaruloj") estas eseo de la franca verkisto Gabriel Matzneff, aperinta en 1974 ĉe la eldonejo Julliard[1], en kiu la aŭtoro ekzaltas la amrilatojn kun geadoleskantoj[2][3][4] La verko estis fonto de skandalo pro ĝia malobserva prezento de pederastio.

Les Moins de seize ans
Origine Les Moins de seize ans
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Gabriel Matzneff
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1974
Loko Parizo
Eldoninto Julliard
Trajtoj
Paĝoj 128 paĝoj
ISBN 2260000177
Ĝenro eseo
vdr

Enhavo redakti

En Les Moins de seize ans Gabriel Matzneff laŭdas la amrilatojn kun geadoleskantoj kaj protestas kontraŭ la moralan ordon de la okcidenta socio kiu kondamnas kaj perceptas pederastion kiel perforta kaj detrua fakto.[5] Manifestante aperte sian preferon al adoleskantoj, same viraj kiel inaj,[6] la aŭtoro analizas aspektojn kiaj la kompromiso kaj emotivaj malfaciloj kiuj implicias la rilatoj kun junuloj.

Matzneff faras pruvon senmitigi la supozatan naivecon de la adoleskantoj, alvokante la freudan difinon de la infano kiel “perversa polimorfa”. Li asertas, ke la adoleskanteco estas la aĝo, kiam la neplenaĝuloj havas plej fortan neceson de sekskontaktoj kaj ke la socio “havas neniun rajton malpermesi ilin kontentigi tiun sojfon”. Li kritikas la familion kaj denuncas tion, kion li konsideras kiel ekscesa posedemo de la patrinoj al la filoj.

Laŭ Matzneff, la pederastoj havas pozitivan influon sur siaj adoleskantaj amantoj, ĉar ili helpas ilin malkovri la mondon kaj malkovri sin ili mem. Tamen, la aŭtoro montras sian malplaĉon al la pederastio kun pedagogiaj pretendoj.

La verko konsistas el ok ĉapitroj kiuj intermetas ekstraktojn de amletero adresita al la verkisto de amantino 15-jara, kiun tiu havis en la epoko, kiam li verkis la libron, kun la titolo Lettre de la petite fille au vilain monsieur [Letero de la infanino al la malvat senjoro].

Referencoj redakti

  1. Peyreffitte, Roger. "Les délices de Matzneff Arkivigite je 2012-11-01 per la retarkivo Wayback Machine" (france). Pariscope, 1974-11-14.
  2. Marsan, Hugo. "Matzneff récidive Arkivigite je 2012-11-01 per la retarkivo Wayback Machine" (france). Gai Pied Hebdo, 1988-11-10.
  3. De Smedt, Marc. "Matzneff et la bisexualité Arkivigite je 2012-11-01 per la retarkivo Wayback Machine" (france). Le Magazine Littéraire, n-ro 94, 1974-11-1.
  4. Savater, Fernando. "Eros y reacción" (hispane). El País, 2010-11-2.
  5. Ambroise-Rendu, Anne-Claude. "La dangerosité du criminel sexuel sur enfant, une construction médiatique?" (france). Les temps des Médias, n-ro 15, 2/2010, pp. 72-86.
  6. Schoolcraft, Ralph. "Scenarios of Desire in the Fiction of Pascal Bruckner" (angle). South Central Review, Vol. 24, n-ro 2 (somero 2007), pp. 81-104.