Les Petits Chanteurs de Saint-Marc

Les Petits Chanteurs de Saint-Marc (en Esperanto La malgrandaj kantistoj de Sankta Marko) estas pli-ol-nur-regione konata lerneja ĥoro el la urbo Liono en Francio, fondita en 1986. Temas pri infana ĥoro el kaj knaboj kaj knabinoj. Per sia partopreno en la premiita kineja filmo Les Choristes de 2004 ĝi tuteŭrope konatiĝis.

La ĥoron fondis Nicolas Porte, kiu daŭre ĝin gvidas. Ĝi konsistas el 75 ĝis 80 infanoj inter la aĝo de 10 kaj 15 jaroj. Ĉiuj kantistoj estas lernantoj en la mezlerneja centro Saint-Marc en Liono.

La infanoj aniĝas en la ĥoro en la unua mezlerneja jaro. En la mezkvina lerneja jaro ili ŝanĝas sian partoprenon al la Ensemble Vocal de Jeunes (en Esperanto "junulara voĉa ensemblo"), kiu same gvidiĝas de Nicolas Porte. La ĥoro membras en pluraj ĥoraj organizaĵoj.

Eksteraj ligiloj redakti