Les Usses (prononcu : [Lezüs]) estas franca rivero, maldekstra alfluanto de Rodano, kiu fluas en departemento Haute-Savoie.

Les Usses
Valo de Les Usses vidita de la ponto: Pont de la Caille (en Allonzier-la-Caille)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 46,1 km
Akvokolekta areo 220 km²
Averaĝa trafluo 3,35 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 900 m
Enfluejo Rodano en Seyssel (Haute-Savoie)
- Alteco 250 m
Geografio
Alfluantoj Les Petites Usses,
Le Fornant
Riveroj en Francio
vdr

Ĝi fontas apud la vilaĝo Le Verney ĉe la monteto Le crêt de la Gouette (komunumo de Arbusigny), sur la suda deklivo de monto Salève.

Ĝi poste fluas sud-okcidenten, tra aŭ preter la komunumojn de Le Sappey, Menthonnex-en-Bornes, Vovray-en-Bornes, Villy-le-Bouveret, Groisy, ricevante la akvon de multaj rojoj kaj torentoj.

Inter Cruseilles kaj Villy-le-Pelloux, ĝi turnas nord-okcidenten, preterpasas Allonzier-la-Caille, Copponex kaj, inter Cernex kaj Cercier, direktiĝas sud-okcidenten al Marlioz.

Inter Contamine-Sarzin kaj Sallenôves ĝi ricevas la akvon de rojo Les Petites Usses, kaj inter Musièges kaj Chilly alfluas al ĝi rojo Le Fornant.

De Frangy, ĝi fluas okcidenten, ĝis Chessenaz; poste ĝi turnas sud-okcidenten inter Vanzy, Usinens kaj Desingy, kaj alfluas Rodanon inter Bassy kaj Seyssel (Haute-Savoie).

Les Usses estas torenta rivero, ĝia meza trafluo tre varias. De 5,58 m³/s (en februaro) ĝi povas fali al 0,23 m³/s en aŭgusto, kaj eĉ 0,166 m³/s dum sekeco. Male, en periodo de ŝvela akvo, oni mezuris debiton de 220 m³/s.

Eksteraj ligiloj redakti