Leutra-fonto (germane: LeutraquelleLäuterquelle) kun najbara Ochsenauge (bovokulo) estas vera oazo ene de Ilm-parko en Vajmaro, Germanujo.

Leutra-fonto en Vajmaro, ĉe la norda enirejo de Ilm-parko
Tuj apuda Ochsenauge (bovokulo)

Ĝi troviĝas en eosta direkto de la Urba kastelo: ĝi atingeblas per mallarĝa ŝtuparo de ĉe Stern-ponto.

Historio redakti

Kaj Ochsenauge kaj la sur kvadroŝtono kuŝanta sfinkso estas verkoj de la kortega skulptisto Martin Gottlieb Klauer el la 1786-a jaro. La planon por tio liveris la kortega pentristo Georg Melchior Kraus. Ambaŭ aferoj ĉirkaŭas la fontojn de Leutra-rojo.

Fontas ili ĉe geologia nenormalaĵo en granda profundeco. La tre kalkoza akvo estas nekutime klara havante tutjare saman temperaturon de 8,5 gradoj. Post nur kelkaj metroj Leutra-torento enfluas la riveron Ilm. Ambaü nombriĝas inter la plej malnovaj formelementoj de Ilm-parko. Laüdire temis pri la plej ŝatata loko de Franz Liszt en Vajmaro.

Eksteraj ligiloj redakti