Lev Vigockij

rusia psikologo
(Alidirektita el Lev Vygotski)

Lev Semjonoviĉ Vigockij (ruse Лев Семёнович Выготский; beloruse Леў Выгоцкі; Orsja, 17-a de novembro, 1896 - Moskvo, 11-a de junio, 1934) estis judodevena rusa psikologo kaj nuntempe konsiderata kiel unu el la plej gravaj psikologoj en la historio[1]. Li estis forte influata de la ideoj de Karl Marx.  

Lev Vigockij
Persona informo
Naskonomo לײב װיגאָד
Naskiĝo 5-an de novembro 1896 (1896-11-05)
en Orŝa
Morto 11-an de junio 1934 (1934-06-11) (37-jaraĝa)
en Moskvo
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato • Moscow City People’s University
Familio
Edz(in)o Roza Noevna Vygodskaya
Parencoj Elena Kravtsova
David Vygodsky
Okupo
Okupo filozofopsikologopedagogo • verkisto de nefikcio • universitata instruisto • antropologo
vdr

Vigotskij restas rimarkinda pro siaj esploroj kaj teorioj pri la evoluo kaj strukturo de la homa konscio. Plej konata verŝajne estas lia teorio de signoj, klariganta kiel infanoj internigas lingvon dum sia kultura evoluo. Lian karieron abrupte tranĉis frua morto pro tuberkulozo. Lia vivoverko longe restis apenaŭ konata: en Sovetunio pro la stalinisma sciencpolitiko, okcidente pro la superrego de 'behaviorismaj' skoloj. Agnosko venas nur post la anglalingva publikigo de liaj libroj Pensado kaj lingvo (1962), Menso en socio kaj La psikologio de arto (ambaŭ 1978). 

En 1978, Stephen Toulmin, okaze de recenzo de lia libro Menso en socio, nomis lin "La Mozarto de psikologio" deklarante ke lia verkaro havis grandegan nuntempan gravecon[2].

Vygotski kaj Esperanto redakti

Dum junaĝo li interesiĝis interalie pri ŝako kaj lernis Esperanton[3] kiun li uzis por interŝanĝi poŝtmarkojn, ĉar li estis pasia pri filatelo[4] kaj decidas skribi sian nomon Vygotsky, anstataŭ Vygodski.

Vidu ankaŭ redakti

Aliaj renomaj esperantistaj psikologoj[4] : Pierre Bovet, John Carl Flugel kaj Charles Baudouin

Bibliografio redakti

  • La psikologio de arto (1925)
  • Konscio kiel problemo en la psikologio de konduto (1925)
  • Kleriga psikologio (1926)
  • Historia signifo de la krizo en psikologio (1927)
  • La problemo de la kultura evoluo de la infano (1929)
  • La socialista ŝanĝo de la homo (1930)
  • Ludo kaj ĝian rolon en la mensa evoluo de la Infano (1933)
  • Pensado kaj parolado (1934)
  • La kolektita verkaro de L. S. Vygotsky, 1987 superrigardo

Notoj kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas traduko bazita sur la angla versio de Vikipedio.

  1. (angla) Nikolai Veresov, The Path to the Cultural-Historical Theory of Human Consciousness Arkivigite je 2015-10-09 per la retarkivo Wayback Machine (1917 - 1927). Historia kaj metodologia analizo. (Enkonduko)
  2. (angla) The Mozart of Psychology : Lev Semenovich Vygotsky Arkivigite je 2012-03-13 per la retarkivo Wayback Machine
  3. (angla) Revuo School Psychology International, speciala numero, majo 1995, en kiu biografio de filino Gita Lvovna Vigotskaja parolas pri ŝia patro Lev.
  4. 4,0 4,1 Edmond Plutniak, La Mozarto de psikologio studis Esperanton, revuo Esperanto, 1096 (10) oktobro 1997, p. 161