La Levaijanta kukolo, Clamator levaillantii estas membro de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la Geococcyx, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Levaijanta kukolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Clamator
Specio: C. levaillantii
Clamator levaillantii
(Swainson, 1829)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas loĝanta reproduktanto en Afriko sude de Saharo. Ĝi troviĝas en arbustejaj habitatoj.

Ĝi estas nestoparazito, uzante la nestoj de Piknonotedoj kaj de timaliedoj.

CoccystesKeulemans
ovoj de Clamator levaillantii en nesto de Turdoide plebejus - Muzeo de Tuluzo

Tiu specio estas 37.5 cm longa, ĝi havas pli longan voston ol la Makulkukolo, kaj pli larĝe striita gorĝo. Estas du kolorformoj. La hela formo estas nigra supre, feble brila blueca aŭ verdeca. La gorĝostriado povas ampleksiĝi ĝis la flankoj. Flugilpintoj estas blankaj. La malhela formo estas nigra escepte la blanka flugilmakulo kaj la blankaj punktoj en bordo de vostoplumoj (tiuj ne estas en la hela makulkukolo. La junuloj de Levaijanta kukolo estas brunaj supre, ruĝecaj en flugilpintoj, kun sablokoloraj frunto, vizaĝo kaj subaj partoj, kaj la gorĝo pli striita.

La voĉo estas bastona kuuŭii, kuuŭii... kaj ekscitita ku-ŭi-ŭi-ŭi.

Tiu specio estis nomita honore al franca eksploristo, kolektanto kaj ornitologo, François Le Vaillant.

Referencoj redakti