Lewis HAYDEN (2an de decembro, 1811 – 7an de aprilo, 1889) estis afrik-usona gvidanto kiu eskapis kun sia familio de sklaveco en Kentukio; ili transloĝiĝis kiel rifuĝintoj al Bostono, Masaĉuseco. Tie li fariĝis aboliciisto, prelegisto, negocisto kaj politikisto. Antaŭ la Usona Enlanda Milito, li kaj lia edzino Harriet Hayden helpis multenombrajn fuĝantajn sklavojn sur la Subtera Fervojo, kaj ofte kaŝis ilin ĉe sia domo.

Lewis Hayden
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1811 (1811-12-02)
en Kentukio
Morto 7-an de aprilo 1889 (1889-04-07) (77-jaraĝa)
Tombo Woodlawn Cemetery
Lingvoj angla
Loĝloko Masaĉusetso
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Hayden elektiĝis en 1873 kiel respublikana reprezentanto de Bostono al la Masaĉuseca ŝtata parlamento. Li helpis fondi multajn nigrulajn loĝiojn da Framasonoj. Staranta sur la norda flanko de Beacon Hill, la Domo de Lewis kaj Harriet Hayden estis nomita Nacia Historia Loko sur la Nigra Heredaĵa Vojo en Bostono.

Biografio redakti

Frua vivo redakti

Lewis Hayden naskiĝis en sklaveco en Leksingtono, Kentukio, en 1811, kiel ano de 25-membra familio.[1][nb 1] Lia patrino devenis de pluraj rasoj, inkluzive de Afrikaj, Eŭropaj kaj Uson-Indiĝenaj antaŭuloj; sklavigo de Indiĝenaj Usonanoj malpermesiĝis post la 18-a jarcento. Se lia patrino estus povinta montri rektan patrinan Uson-Indiĝenan devenon, ŝi estus povinta procesi por gajni sian liberecon kaj tion de siaj infanoj. Laŭ la jura principo de partus sequitur ventrem (naskito sekvas la ventron), kiu adoptiĝis de la sklavec-permesantaj ŝtatoj en la 17-a jarcento, la stato de la infanoj en la kolonioj sekvis tion de la patrino. Infanoj de blankaj virinoj kaj indiĝenaj virinoj, tiel, naskiĝis liberaj. La patro de Lewis estis sklavo "frue forvendita".[1][nb 2]

Hayden estis unue posedita de Presbiteriana pastro, Rev. Adam Rankin. Li vendis fratojn kaj fratinojn de la knabo en preparo por transloĝiĝi en Pensilvanion; li interŝanĝis 10-jaraĝan Hayden-on kontraŭ du kaleŝaj ĉevaloj al viro, kiu vojaĝis tra la ŝtato vendante horloĝojn. La vojaĝoj kun lia nova mastro permesis, ke Hayden aŭdu diversajn opiniojn pri sklavigo, inkluzive de ĝia takso kiel krimo de kelkaj homoj.[4][5] Kiam li estis 14-jaraĝa, la militisto de la Usona Milito de Sendependeco Markizo de Lafayette levis sian ĉapelon al Hayden dum vizito al Kentukio. Tio ĉi helpis instigi Hayden-on kredi, ke li estis inda je respekto kaj malami sklavecon.[6]

Dum la mezaj 1830-aj jaroj,[5] Hayden edziĝis kun Esther Harvey, ankaŭ sklavo. Ŝi kaj ilia filo vendiĝis al Usona Senatano Henry Clay, kiu vendis ilin ambaŭ al la Fora Sudo. Hayden neniam plu vidis ilin.[2][7][nb 3] Dum la 1840-aj jaroj, Hayden instruis sin legi, malgraŭ tio, ke lin posedis viro, kiu vipis lin.[4]

Hayden aliris al aliaj viroj, petante, ke ili lin aĉetu, kaj proponanta, ke ili lin rentu al aliaj kontraŭ pagoj por rekapti ilian investitan monsumon, sed petante, ke ili permesu, ke li gardu iom el la gajnitaĵoj, por aĉeti sian liberecojn. La viroj estis Lewis Baxter, komizo ĉe asekura oficejo, kaj Thomas Grant, petrola fabrikisto kaj sebo-provizisto, kaj ili ja lin aĉetis. La viroj rentis Hayden al la Hotelo Fenikso (Phoenix Hotel) en Leksingtono. [4] Li komencis ŝpari sian parton el siaj gajnitaĵoj por estonta libereco.[5]

Antaŭ 1842, Hayden edziĝis duafoje, tiam al Harriet Bell, kiu estis ankaŭ sklavigita. Li prizorgis ŝian filon Joseph kiel sian duonfilon. Harriet-on kaj Joseph-on proprietis Patterson Bain. Post lia edziĝo, Hayden komencis fari planojn por eskapi al la Nordo, ĉar li timis, ke sia familio povus dividiĝi denove.[2][3][8]

Eskapo kaj liberiĝo redakti

En aŭtuno de 1844, Hayden ekkonis Calvin Fairbank-on, Metodista pastro, kiu studis ĉe Oberlin College kaj aktiviĝis en la Subtera fervojo. Li demandis de Hayden, "Kial vi deziras vian liberecon?" Hayden respondis, "Ĉar mi estas viro."[9]

Fairbank kaj Delia Webster, instruisto de Vermonto kiu laboris en Kentukio, akiris veturilon, kaj vojaĝis kun la Hayden-oj por helpi ilian eskapon. La Hayden-oj kovris iliajn vizaĝojn per floroj por aperi blankaj kaj malhelpi detektiĝon; je tempoj de danĝero, ili kaŝis sian filon Joseph sub la sidloko. Ili vojaĝis de Leksingtono al Ripley (Ohio), je malvarma, pluvema nokto. Helpata de aliaj aboliciistoj (vidu John Rankin (aboliciisto)), la Hayden-oj daŭre vojaĝis Norden laŭ la Subtera fervojo, kaj finfine atingis Kanadon.[10]

Kiam Fairbank kaj Webster reiris al Leksingtono, ili estis arestitaj. La ŝoforo kaptiĝis kaj vipiĝis 50-foje, ĝis li konfesis la okazojn de la eskapo.[11] Webster pasis plurajn monatoj de du-jara kondamno al enkarceriĝo pro sia helpo al la Hayden-oj, kaj poste estis pardonita. Oni kondamnis Fairbank-on al 15-jara enkarceriĝo, po kvin jaroj, por ĉiu sklavo, kiun li helpis al liberiĝo. Post kvar jaroj li estis pardonita, kiam Hayden, efektive, ilin elaĉetis.[12][13] La antaŭa posedanto de Hayden konsentis al pardono por Fairbank, kontraŭ pago de 650 dolaroj. Hayden tiutempe vivis en Bostono, kaj rapide kolektis la monon de 160 homoj por pagi ĉi tiun sumon.[14]

El Kanado, la Hayden-oj transloĝiĝis en 1845 al Detrojto en la libera ŝtato Miĉigano. Kiel enirpordo al Kanado, ĝi estis ĉefa centro de fuĝantaj sklavoj. Dum la ĉeesto tie, Hayden fondis lernejon por nigraj infanoj, kiel ankaŭ la brika preĝejo de la Kolora Metodista Societo (nun Preĝejo Bethel (Bethel Church)).[9] Decidinta, ke li volis esti ĉe la centro de kontraŭ-sklaveca agado, antaŭ januaro 1846, Hayden kaj lia familio transloĝiĝis al Bostono, Masaĉuseco, kiu havis plurajn loĝantojn, kiuj forte subtenis aboliciismon.[9] Post kiam li hejmiĝis, Hayden proprietis kaj operaciis vestaĵo-vendejon ĉe la Strato Cambridge.[2][3]

Kontraŭ-sklavecaj klopodoj redakti

Prelegisto redakti

En Masaĉuseco, Hayden komencis labori kiel agento, aŭ vojaĝanta preleganto kaj organizanto, por la Usona Kontraŭ-Sklaveca Societo (American Anti-Slavery Society).[15][nb 4]

Hayden laboris kun la aboliciisto Erasmus Darwin Hudson[17] kaj John M. Brown.[18] En Februaro 1848, Hayden respondis la leteron de la societo, kiu informis lin pri la "haltigo de lia agenteco." Li jam elspezis domonatan salajron por prepari sin kaj sian familion por la prelego-vojaĝo; al li mankis la vojaĝkostoj por la revenvojaĝo hejmen. Li skribis al la societo: "Vi ĉiuj scias, ke estas mi nur tri jaroj de sklaveco ... se mi ne estas Wendell Phillips nun, ne devus aperi, kio okazos. Mi faros ĉion, kion mi povas, por fari min viro."[19]

En sia historio de tiu periodo, verkisto Stephen Kantrowitz skribis pri Hayden:

Ni ne scias, kiun vojon li sekvis hejmen de okcidenta Nov-Jorkio ĝis Detrojto, nek kiujn malfacilaĵojn li suferis sur la vojo. Ni ja scias, ke li povis trapasi lian ĉagrenon kaj mem-malfidon, kaj aserti sin kiel memfidan civitanon inter egaluloj. Sklaveco instruis al li, atendi afliktojn kaj riproĉojn, kaj ili ne lin rompis.[19]

La Bostona Urba Telefonlibro por 1849-50 montras Hayden-on kiel prelegiston.[20]

Subtera Fervojo redakti

 
Domo de Lewis kaj Harriet Hayden, 66 Phillips Street, Bostono (nun privata loĝejo), stacidomo de la Subtera Fervojo.

La Hayden-oj rutine prizorgis fuĝantajn sklavojn ĉe sia domo, kiu servis kiel pensiono. Gastoj estis ekzemple Ellen kaj William Craft, kiuj eskapis el sklaveco en 1848. Hayden malebligis, ke sklavo-kaptistoj kaptu la Craft-ojn, minacante eksplodigi sian domon per pulvo se ili provis rekapti la paron. Registroj de la Bostona Atenteca Komitato, de kiu li estis membro, montras, ke dudekoj da homoj ricevis helpon kaj sekuran kaŝlokon ĉe la domo de Hayden inter 1850 kaj 1860.[2][20][nb 5]

Hayden kaj lia edzino intervjuiĝis de la aŭtoro Harriet Beecher Stowe:

 
 Kiam, en 1853, S-ino Harriet Beecheer Stowe venis al la oficejo de la Liberiganto (The Liberator - kontraŭ-sklaveca ĵurnalo) ĉe 21 Cornhill, por akiri faktojn por sia Ŝlosilo al La Kabano de Onklo Tom, ŝi gvidiĝis de S-ro R.F. Wallcutt kaj mi al la domo de Lewis Hayden en la strato Southnac, dek tri nove eskapintaj sklavoj de ĉiuj koloroj kaj grandoj alportiĝis en unu ĉambron, por ke ŝi vidu. Kvankam S-ino Stowe verkis mirindan "Onklo Tom"-on responde al la peto de D-ro Bailey, de Vaŝingtono, por la Nacia Erao (National Era) precize por montri la funkciadon de la Leĝo pri Fuĝantaj Sklavoj (Fugitive Slave Act of 1850), tamen ŝi neniam antaŭe vidis tian grupon da 'fuĝantoj' kune. 
— Sennoma[3]

Vendisto redakti

Hayden malfermis vesto-butikon en 1849 ĉe 107 Cambridge Street.[22] Ĝi fariĝis la dua plej granda negoco proprietata de nigra viro en Bostono.[9] La financa krizo de 1857 kaŭzis malpligrandiĝon de vendoj, do Hayden fermis tiun butikon, kaj malfermis negocon en pli malgranda butiko. Kiam tiu butiko forbruligiĝis, li bankrotiĝis kaj "komencis vendi juvelaĵojn".[23][24][25]

Atenteca Komitato redakti

Hayden servis en la Bostona Atenteca Komitato, kiu havis 207 membrojn; 5 estis nigruloj.[20] Li elektiĝis al la plenuma komitato, kaj kunlaboris intime kun William Lloyd Garrison.[9] Hayden faris "aŭdacajn agojn defiajn kontraŭ la Leĝo pri Fuĝantaj Sklavoj" de 1850.[26] Ĉe renkontiĝo ĉe la preĝejo May Street Church de Samuel Snowden, kiu inkluzivis la legadon de la leĝo, Hayden diris, "... sekureco estis havebla nur per unueca kaj persista kontraŭo al ĉi tiu malpia leĝo ..."[27]

En American National Biography (Usona Nacia Biografio), Roy E. Finkenbine skribis:

Post la aprobo de la Leĝo pri Fuĝintaj Sklavoj de 1850, Hayden laboris senlace por kontraŭbatali ĝian efikigon ... Kiel membro de la plenuma komitato de la Bostona Atenteca Komitato, kiu kreiĝis por help kaj protekti fuĝintajn sklavojn en la urbo, li ofte funkciis kiel ligo inter blankaj kaj nigraj agadistoj, inkluzive de membroj de la Dek Dua Baptista Preĝejo, de kiu li estis membro. Li persone manĝigis kaj gastigis centojn da fuĝintoj, kaj uzis sian vesto-butikon, por provizi vestojn por multaj pli.[28]

Hayden estis unu el la viroj, kiuj helpis savi fuĝintan sklavon Shadrach Minkins de federacia aresto en 1851. Por tiu ago, li arestiĝis kaj juĝiĝis, sed lia persekuto rezultis en senplimulta ĵurio.[2][29][30] Li ludis signifan rolon en la provoj por la savo de Anthony Burns, kaj en rezisto kontraŭ juraj aŭtoritatoj en la kazo de Thomas Sims.[31]

Aldone, Hayden kontribuis monon al la aboliciisto John Brown, dum preparo por lia atako kontraŭ Harpers Ferry.[2][3][20]

Politikaj agadoj redakti

Hayden estis longtempa subtenanto de John A. Andrew, kiu fariĝis guberniestro en 1861.[32] En sia libro, The Negro in the Civil War (La Nigrulo dum la Enlanda Milito), Benjamn Quarles notis la interrilaton de la viroj:

Hayden estis la unua por sugest al John A. Andrew, ke li proponu sin kiel kandidaton por guberniestro; je la Dankofesta Tago en 1862 Guberniestro Andrew estis venonta de Beacon Hill kaj manĝu meleagron ĉe la domo de la Hayden-oj.[32]

Hayden nomiĝis al patroneca posteno kiel mesaĝisto en la oficejo de la Ŝtata Sekretario.[33][34]

En 1873, Hayden elektĝis al unu deĵor-periodo kiel reprezentanto de Bostono al la Masaĉuseca parlamento.[35] Li subtenis la movadon por erekti statuon honore al Crispus Attucks, Usona nigrulo, kiu estis la unua homo mortigita en a Bostona Masakro, je la komenco de la Usona Revolucio.[36] Laŭ The Boston Herald (La Bostona Heroldo), Hayden spertis malviglan sanon dum la ceremonio de "senvualigo de la monumento", kaj ne povis ĉeesti ĝin en 1888, kaj la eventon ĉeestis multaj el la amikoj de Hayden, kiuj donis al li venkajn aklamojn.[37]

Dum la fruaj 1880-aj jaroj, Hayden helpis enkonduki Julius Caesar Chappelle-on en respublikanajn politikojn. Chappelle estis populara Respublikana parlamentano de 1883 ĝis 1886 de Kvartalo 9, kiu inkluzivis la Beacon Hill regionon de Bostono, Masaĉuseco. Laŭ la mort-anonco en 1904 de Julius C. Chappelle, en la Boston Daily Globe, dum li vivis ĉe la "Okcidenta Fino, li kaptis la atenton de la karmemora Lewis Hayden, kiu alportis lin (Julius Caesar Chappelle-on), en la respublikanajn rangojn de la malnova Kvartalo 9, kiel registristo por la koloraj voĉdonantoj en tiu kvartalo." Chappelle estis tre sukcesa en la registrado de voĉdonantoj, kaj li poste gajnis plurajn balotadojn al la Bostona parlamento. Chappelle estis ankaŭ alternativo al la Respublikana Nacia Kunveno, kiu nomumis James G. Blaine, kaj Chappelle estis la nura Afrika-Usona homo en la Republikana Senata Komitato.[38] Dum la senvualigo de la monumento al Crispus Attucks en 1888, kiam Hayden ne povis ĉeesti pro malvigla sano, Chappelle estis prezidanto de la senato kaj, kune kun aliaj ĉe la evento, omaĝis al Hayden.[37]

Framasono redakti

Hayden estis aktiva partoprenanto en la Framasonoj, kiuj havis plurajn nigrajn membrojn, kiuj laboris por abolicii sklavecon, inkluzive David Walker, Thomas Paul, John T. Hilton kaj Martin Delany.[39] Li kritikis la organizon por ĝia rasa diskriminacio, kaj helpis fondi plurajn nigrajn Framasonajn loĝiojn.[40] Hayden progresi al la rango de Granda Mastro de la Framasonismo de Prince Hall. Post la Usona Enlanda Milito, li eldonis plurajn verkojn, komentantaj pri ĉi tiuj aferoj, kaj instigantaj nigrulojn partopreni: Caste among Masons (Kasto inter Framasonoj) (1866),[41] Negro Masonry (Nigrula Framasonismo) (1871), kaj kunaŭtoro de Masonry Among Colored Men in Massachusetts (Framasonismo inter Koloraj Viroj en Masaĉuseco).[42][43] Post la milito kaj emancipiĝo, Hayden vojaĝis tra la Sudo, laboranta por fondi kaj subteni nove establitajn Afrikj-Usonajn Framasonajn loĝiojn.[44] Dum ĉi tiu periodo, estis rapida kresko en novaj, sendependaj Afrikaj-Usonaj fratecaj kaj religiaj organizoj en la Sudo.[45]

Enlanda Milito redakti

Hayden estis varbisto por la 54-a Masaĉuseca Regimento de la Usonaj Koloraj Trupoj (United States Colored Troops).[2][3] Lia filo servis en la Unia Mararmeo dum la Usona Enlanda Milito kaj estis mortigita.[3]

Morto redakti

Hayden mortis en 1889.[46] Ĉiu sidloko el la 1200, kiuj estas en la Charles Street AME-a Eklezia preĝejo okupiĝis por lia funebra solenaĵo, kaj Lucy Stone estis inter tiuj, kiuj faris panegirojn.[40]

Li entombiĝis en la Tombejo Woodlawn en Everett, Masaĉuseco.[47][48] Harriet mortis en 1894 kaj lasis $5,000, la tuton de ilia heredaĵo, al la Universitato Harvard por stipendioj por Afrik-Usonaj medicinaj studentoj. Oni opiniis, ke tiu estis la unua, kaj eble nura, dotaĵo al universitato de antaŭa sklavo.[49]

Heredaĵo redakti

La sekva citaĵo presiĝis en The Liberator (La Liberiganto) en 1855, kaj al li restis ankoraŭ pli por efektivigi:

Hayden estas remarkinda viro - viro, kiu vidis multe kaj de sklaveco kaj de libereco. ... S-ro Hayden havas la konfidon de ĉiuj bonaj viroj en la Nordo, kaj lia konateco kultiviĝas de la plimulto el niaj elstaraj politikistoj. Li estas nobla ekzemplo de tio, kion libero faros por viro. ... li sekvis altan kaj honorindan vojon, faranta multon por levigi la kolran loĝantaron de nia urbo, kaj establis sini en respektinda negoco - tiel pruvanta konkludige, ke kolora viro povas fariĝi viro de negoco, kaj montranta al la mondo la praktikajn rezultojn de libereco.[50]

Domo de Lewis kaj Harriet Hayden redakti

En 1849[3] aŭ 1850, la Hayden-oj transloĝiĝis en la domonn ĉe 66 Phillips (tiam Southac) Strato, en la Beacon Hill najbarejo de Bostono.[2] En 1853, la domo aĉetiĝis de ilia kolego Francis Jackson de la kontraŭ-sklaveca Atenteca Komitato. La Afrika Usona Muzeo hipotezis, ke tio eble fariĝis "por certigi, ke Hayden ne turmentiĝus en liaj agadoj por la Subtera Fervojo (Usona historio)."[3]

La Hayden-oj rutine prizorgis fuĝintajn sklavojn ĉe ilia domo, kiu servis kiel pensiono. Registraĵoj de la Bostona Atenteca Komitato, de kiu Lewis estis membro, montra, ke dudekoj da homoj ricevis helpon kaj sekuran kaŝlokon ĉe la domo de la Hayden-oj inter 1850 kaj 1860.[2] En 1865, Harriet Hayden aĉetis la domon el la heredaĵo de Francis Jackson.[3]

La Domo de Lewis kaj Harriet Hayden nomiĝis Nacia Historia Loko; ĝi estas unu el la lokoj sur la Nigrula Heredaĵa Vojo, prizorgita de la Nacia Parka Agentejo. Ankoraŭ uzata kiel privata loĝejo, la domo ne estas malferma al vizitantoj.[2]

Notoj redakti

  1. La Nacia Parka Servo, posedanto de la Domo de Lewis kaj Harriet, diris, ke li naskiĝis en 1812. La Afrik-Usona Muzeo diras, ke li naskiĝis en 1816.[2][3]
  2. La patrino de Hayden malakceptis oferon de "nemorala eco" de viro de Framasona loĝio. Li arestigis ŝin, kaj ŝi komencis havi "frenezajn epizodojn" post kiam ŝi estis torturita kaj batita. Post kiam ŝi faris kelkajn provojn sin mortigi, oni permesis, ke la 7-aŭ-8-jaraĝa Hayden kaj liaj gefratoj vidu sian patrinon. Li fariĝis timigita, kiam ŝi diris, "Mi aranĝos vin, tiel, ke oni neniam kaptos vin." Oni bindis ŝin kaj forkondukis ŝin.[4]
  3. Henry Clay diris, ke li nek aĉetis, nek vendis, la edzinon kaj infanon de Lewis Hayden. Li unue konfuzis Lewis Hayden-on kun alia viro kun la nomo Lewis, kaj poste deklaris, ke li neniam konis Lewis Hayden-on. Sed Hayden provizis detalajn informojn pri domoj, al kiuj lia edzino asigniĝis post kiam Clay ŝin aĉetis, kaj detalojn, pri ŝia vendiĝo.[7]
  4. En 1847, Lewis kaj Harriet komencis vojaĝon al Vermonto, kiu inkluzivis vojaĝon per fervojo. Kiam la konduktoro rifuzis akcepti iliajn unua-klasajn biletojn pro ilia raso, la Heyden-oj protestis, kaj cedigis la fervojon. Anstataŭ enlasi ilin en tute blankan sidejon, tamen, la fervojo mendis specialan unua-klasan vagonon nur por ili.[16]
  5. El ĉirkaŭkalkulitaj 250 fuĝintaj sklavoj, kiuj trapasis Bostonon, oni opinias, ke 25% trapasis la Domon Hayden.[20] Roy E. Finkenbine, en la Usona Nacia Biografio (American National Biography), skribis, ke Hayden kaŝis centojn da fuĝantaj sklavoj dum la jaroj en sia domo.[21]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Runyon, Randolph Paul. Delia Webster and the Underground Railroad, University Press of Kentucky, (1999). p. 12. (ISBN 978-0-8131-0974-9)
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 Lewis and Harriet Hayden House, National Park Service. Alirita la 24an de aprilo, 2013.
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 Site 6 – Lewis and Harriet Hayden House – 66 Phillips Street Arkivigite je 2016-06-23 per la retarkivo Wayback Machine, African American Museum, Boston. Alirita la 30an de aprilo, 2013.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Runyon, Randolph Paul. Delia Webster and the Underground Railroad, University Press of Kentucky, (1999). pp. 11–14. (ISBN 978-0-8131-0974-9)
  5. 5,0 5,1 5,2 {{{Titolo}}}. ISBN 978-0-313-33924-0.
  6. Runyon, Randolph Paul. Delia Webster and the Underground Railroad, University Press of Kentucky, (1999). p. 13. (ISBN 978-0-8131-0974-9)
  7. 7,0 7,1 Runyon (1999), Delia Webster, pp. 113–115.
  8. Runyon (1999), Delia Webster, pp. 14, 16, 37
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 Stanley J. Robboy kaj Anita W. Robboy, "Lewis Hayden: From Fugitive Slave to Statesman", The New England Quarterly, Vol. 46, No. 4 (December 1973), pp. 591–613. Alirita la 3an de decembro, 2013
  10. Runyon, Randolph Paul. Delia Webster and the Underground Railroad, University Press of Kentucky, (1999). pp. 14–16, 18. (ISBN 978-0-8131-0974-9)
  11. Runyon (1999), Delia Webster and the Underground Railroad, pp. 21–25
  12. Runyon, Randolph Paul. Delia Webster and the Underground Railroad, University Press of Kentucky, (1999). pp. 69, 77, 133. (ISBN 978-0-8131-0974-9)
  13. Cheves, John, "Kentucky men lobby state to absolve slave saviours", 20a de marto, 2010. [rompita ligilo]
  14. "Lewis Hayden Clothing Store Opened", Septembro 1849. Kontrolita 1a de majo, 2013.
  15. Runyon, Randolph Paul. Delia Webster and the Underground Railroad, University Press of Kentucky, (1999). p. 116. (ISBN 978-0-8131-0974-9)
  16. Runyon, Randolph Paul. Delia Webster and the Underground Railroad, University Press of Kentucky, (1999). p. 117. (ISBN 978-0-8131-0974-9)
  17. The Hudson Family Papers, the Special Collections & University Archives, W.E.B. Du Bois Library, Univ. of Massachusetts
  18. Snodgrass, Mary Ellen. The Underground Railroad: An Encyclopedia of People, Places, and Operations. Routledge, 2015. p82
  19. 19,0 19,1 Kantrowitz, Stephen. (2012) More Than Freedom: Fighting for Black Citizenship in a White Republic, 1829–1889. Penguin, p. 471. ISBN 978-1-101-57519-2.
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 20,4 Donald M Jacobs. (1993) Courage and Conscience: Black & White Abolitionists in Boston. Indiana University Press. ISBN 978-0-253-20793-7.
  21. McCarthy, B. Eugene; Doughton, Thomas L. (2007). From Bondage to Belonging: The Worcester Slave Narratives. Univ of Massachusetts Press. p. 238. ISBN 978-1-55849-623-1.
  22. "Lewis Hayden Clothing Store Opened", 3a de aŭgusto, 1849, paĝo 4. Kontrolita May 1, 2013.
  23. (1999) American National Biography: Handerson–Hofmann. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-512789-8.
  24. Strangis, Joel. (1a de februaro 1999) Lewis Hayden and the War Against Slavery. Linnet/Shoe String, p. 115. ISBN 978-0-208-02430-5.
  25. Kantrowitz, Stephen. (16a de aŭgusto 2012) More Than Freedom: Fighting for Black Citizenship in a White Republic, 1829-1889. Penguin, p. 245. ISBN 978-1-101-57519-2.
  26. Calarco, Tom. (2008) People of the Underground Railroad: A Biographical Dictionary. Greenwood Publishing Group, p. 152. ISBN 978-0-313-33924-0.
  27. "Colored Citizens Respond to Fugitive Slave Bill", October 4, 1850. Kontrolita May 1, 2013.
  28. McCarthy, B. Eugene. (2007) From Bondage to Belonging: The Worcester Slave Narratives. Univ of Massachusetts Press. ISBN 978-1-55849-623-1.
  29. Bordewich, Fergus. (2009-03-17) Bound for Canaan: The Epic Story of the Underground Railroad, America's First Civil Rights Movement. HarperCollins, p. 339–340. ISBN 978-0-06-173961-3.
  30. Warren, Charles. (1908) History of the Harvard Law School and of Early Legal Conditions in America. Lewis Publishing Company, p. [htt://archive.org/details/historyofharvard02warruoft/e/165 165].
  31. Tager, Jack. (2001) Boston Riots: Three Centuries of Social Violence. UPNE, p. 95. ISBN 978-1-55553-461-5.
  32. 32,0 32,1 Quarles, Benjamin. (1953) The Negro in the Civil War. Da Capo Press. ISBN 978-0-306-80350-5.
  33. Wallinger, Hanna. (2005) Pauline E. Hopkins: a literary biography. University of Georgia Press, p. 60. ISBN 978-0-8203-4394-5.
  34. Cromwell. (1994) The Other Brahmins: Boston's Black Upper Class, 1750–1950. University of Arkansas Press. ISBN 978-1-61075-293-0.
  35. Stephens, George E.. (1998) Voice of Thunder: A Black Soldier's Civil War. University of Illinois Press. ISBN 978-0-252-06790-7.
  36. Sanders, Nancy I.. (2007-06-01) A Kid's Guide to African American History: More Than 70 Activities. Chicago Review Press, p. 108. ISBN 978-1-61374-036-1.
  37. 37,0 37,1 "The Early Boston Martyrs: Lessons from the Life and Works of Crispus Attucks, Exercises that Followed the Unveiling of the Monument On the Common--Meeting and Dinner of the Citizen's Committee, Oration by Edward G. Walker" The Boston Herald page 3, Thursday, November 15, 1888.
  38. "Had Long Been Ill: Death of Ex-Representative Julius Caesar Chappelle, a Negro Well Known in Republican Politics," Boston Daily Globe, page 7. January 28, 1904.
  39. Hinks, Peter P.. (2007) Encyclopedia of Antislavery and Abolition: A-I. Greenwood Publishing Group. ISBN 978-0-313-33143-5.
  40. 40,0 40,1 Bittinger, Cynthia D.. (2012) Vermont Women, Native Americans and African Americans: Out of the Shadows of History. The History Press, p. 68–69. ISBN 978-1-60949-262-5.
  41. Hayden, Lewis. (1866) Caste among Masons: Address before Prince Hall Grand Lodge of free and accepted Masons of the State of Massachusetts, at the Festival of St. John the Evangelist, December 27, 1865: By Lewis Hayden. Edw. S. Coombs & Comp..
  42. Hayden, Lewis. (1871) Masonry Among Colored Men in Massachusetts: To the Right Worshipful J.G. Findel, Honorary Grand Master of the Prince Hall Grand Lodge, and General Representative Thereof to the Lodges Upon the Continent of Europe. Lewis Hayden.
  43. Wilson Jeremiah Moses. (1998-09-13) Afrotopia: The Roots of African American Popular History. Cambridge University Press, p. 254. ISBN 978-0-521-47941-7.
  44. (1998) Lift Every Voice: African American Oratory, 1787-1900. University of Alabama Press. ISBN 978-0-8173-0906-0.
  45. Steven Hahn, A Nation under Our Feet: Black Political Struggles in the Rural South from Slavery to the Great Migration, Cambridge, Massachusetts: The Belknap Press of Harvard University Press, 2003
  46. Gary Lee COLLISON. (1998) Shadrach Minkins: From Fugitive Slave to Citizen. Harvard University Press, p. 157. ISBN 978-0-674-80299-5.
  47. Ŝablono:Find a Grave
  48. Lewis Hayden. Kentucky.com. Alirita 2013-05-01.
  49. The Hayden Fellowship. Cambridge Tribune (May 26, 1894). Alirita May 1, 2013.
  50. "Practical Abolition: Reference to Lewis Hayden", December 21, 1855, paĝo 3. Kontrolita May 1, 2013.