Lezga lingvo

lingvo

Lezga lingvo estas lingvo parolata de la lezgoj nun en suda Dagestano (respubliko de Rusio) kaj en norda Azerbajĝano.

Lezga
лезги чІал
lingvo • moderna lingvo
Samur
Parolata en Rusio, ankaŭ Azerbajĝano, Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio, Turkio, Turkmenio, Ukrainio, kaj Uzbekio
Regiono Suda Dagestano, okcidenta bordo de Kaspio, centra Kaŭkazio
Parolantoj proksimume 450 000
Skribo cirila alfabeto
Prononco [lezɡi ʧʼal]
Lingvistika klasifiko

Nordorienta kaŭkaza
Lezgaj lingvoj
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 lez
  ISO 639-3 lez
  Glottolog lezg1247
Angla nomo Lezgian
Franca nomo lezghien
Vikipedio
vdr

Klasifiko redakti

La lezga apartenas al la grupo de lezgaj lingvoj de la nordorienta kaŭkaza (dagestana) lingva familio.

Alfabeto redakti

А а Б б В в Г г Гъ гъ Гь гь Д д Е е
Ё ё Ж ж З з И и Й й К к Къ къ Кь кь
КӀ кӀ Л л М м Н н О о П п ПӀ пӀ Р р
С с Т т ТӀ тӀ У у Уь уь Ф ф Х х Хъ хъ
Хь хь Ц ц ЦӀ цӀ Ч ч ЧӀ чӀ Ш ш Щ щ Ъ ъ
Ы ы Ь ь Э э Ю ю Я я

Geografia distribuo redakti

En 1996, la lezga estis parolata de proksimume 257 000 homoj en Rusio, ĉefe en suda Dagestano, kaj ankaŭ de 171 400 homoj en Azerbajĝano. La lezga estas ankaŭ parolata en Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio, Turkio, Turkmenio, Ukrainio, kaj Uzbekio. La tuteca kvanto de parolantoj estas proksimume 451 000.

Oficiala statuso redakti

La lezga ne estas oficiala lingvo, sed estas unu el ses literaturaj lingvoj de Dagestano.

Parencaj lingvoj redakti

Estas dek lingvoj en la lezga lingva familio, nome: agula, tabasara, rutula, lezga, caĥura, buduĥa, kryza, ĥinaluga, udi kaj arĉi.

La Qusar-Quba dialekto parolata en Azerbajĝano diferenciĝas konsiderinde de la norma lingvo.

Gramatiko redakti

La lezga estas nekutima por nordorientaj kaŭkazaj lingvoj en tio ke ĝi ne havas substantivajn klasojn. Literatura lezga gramatiko havas 18 substantivajn kazojn, el kiuj 12 estas ankoraŭ uzataj en parola konversacio.

Bibliografio redakti

  • Haspelmath, Martin. 1993. A grammar of Lezgian - Gramatiko de lezga. (gramatika biblioteko Mouton; 9). Berlino & Novjorko: Mouton de Gruyter. – ISBN 3-11-013735-6
  • Talibov, Bukar B. kaj Magomed M. Gadžiev. 1966. Lezginsko-russkij slovarj - lezga-rusa vortaro. Moskva: Eld. Sovetskaja Enciklopedija.

Eksteraj ligiloj redakti