Lezgoj estas indiĝena etno en Dagestano. Unu el la plej signifaj etnaj grupoj de Dagestano (ĉ. 12% de la loĝantaro). Signifa grupo de lezgoj loĝas en nordo de Azerbajĝano. La ceteraj loĝas en diversaj landoj en Kaŭkazo, Orienta Eŭropo, kaj estas disvastigo de lezgoj ankaŭ en Mezoriento kaj Usono.

Lezgoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
lezga lingvo
vdr
Lezgian flag.svg
Lezgia flago
Lezgo
Legoj revenantaj de atako, 1870-aj jaroj

Lezgoj estas la plej granda etno de la lezga subgrupo de la dagestana lingva grupo. En la sama subgrupo estas krom ili tabasaranoj, aguloj, rutuloj, caĥuroj kaj malpli grandaj etnoj de norda Azerbajĝano: udinoj, budugoj, kruzoj kaj ĥinaguloj.

La religio de la Lezgins estas Islamo. Plej multaj estas sunaistoj kaj minoritato estas ŝijaistoj.

Laŭ raportoj de homrajtaj organizaĵoj en Azerbajĝano, la lezgoj de la lando suferas pro ekonomia kaj eduka diskriminacio.

Historio redakti

Kelkaj dokumentas la historion de lezgoj ekde la tagoj de la Kaŭkaza Regno de Albanio. En 331 a.K., la lezgoj sub la persa imperia armeo batalis kontraŭ la armeo de Aleksandro la Granda ĉe la Batalo de Gaugamelo. En 55 a.K. la romia generalo Pompejo batalis kontraŭ "albanoj" inkluzive de lezgoj kaj aliaj etnoj. Dum la 19-a jarcento, "lezgoj " estis ĉiuj membroj de etnoj parolantaj Nordorient-Kaŭkazajn lingvojn, inkluzive de la Avaroj, la Lakoj, kaj multaj aliaj.

Kvanto en regionoj de Rusia Federacio redakti

Subjekto de RF Kvanto en 2002, miloj

(*Arkivigite je 2012-01-26 per la retarkivo Wayback Machine)

Dagestano 336,7
Tjumenja provinco 10,6
inkluzive de Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra 8,6
Stavropola regiono 6,6
Saratova provinco 5,3
Moskvo 4,5
Krasnodara regiono 3,8
Rostova provinco 3,7
Astraĥana provinco 3,6
Krasnojarska regiono 2,2
Moskva provinco 2,1
Volgograda provinco 2,0
Sankt-Peterburgo 1,8
Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto 1,3
Sverdlovska provinco 1,2
Respubliko Komiio 1,2
Samara provinco 1,1
Estas listigitaj nur la regionoj, kie loĝas pli ol 1000 lezgoj.

En Rusio loĝas 475 000 lezginoj, el kiuj 374 584 en Dagestano.