Li JuanhongLi Yuanhong (en ĉina: 黎元洪; en pinjino: Lí Yuánhóng; nobela nomo Songqing 宋卿) (19a de Oktobro, 1864 – 3a de Junio, 1928) estis ĉina politikisto dum la Qing dinastio kaj la Respubliko Ĉinio. Li estis la Prezidento de Respubliko Ĉinio inter 1916 kaj 1917, kaj inter 1922 kaj 1923.

Li Juanhong
Persona informo
黎元洪
Naskiĝo 19-an de oktobro 1864 (1864-10-19)
en Huangpi District, Hubejo,  Dinastio Qing
Morto 3-an de junio 1928 (1928-06-03) (63-jaraĝa)
en Tjanĝino
Ŝtataneco Respubliko Ĉinio vd
Partio Progressive Party vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiam Ĝuan Ŝikai mortis, li lasis testamenton enhavantan la nomon de Li kun tiuj de la ĉefministro Duan Qirui kaj de Ksu Ŝiĉang. La Beijang generaloj pelis Li en la postenon, ĉar li estis akceptebla por la ribelemaj sudaj provincoj. Li klopodis por reveno al la konstitucia aranĝo de 1912, sed Duan retenis la realan povon.

Li servis denove kiel prezidanto de Ĉinio inter la 11an de Junio 1922 kaj la 13a de Junio 1923 post Cao Kun elpostenigis la Prezidenton Ksu Ŝiĉang. Li estis elektita ĉar li estis respektita de ĉiuj frakcioj kaj oni esperis, ke li reunuigu la landon. Li akceptis nur se estus privataj certigoj, ke la fortoj de la militsenjoroj estus disbandigitaj; tamen tio ne okazis. Kiel ĉe lia unua regotempo, li realvokis la originan Nacian Asembleon, sed li estis eĉ pli senpova ol antaŭe.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Li Yuanhong en la angla Vikipedio.