Libera Universitato de Bozen-Bolzano

La Libera Universitato de Bozen-Bolzano (germane Freie Universität Bozen, itale Libera Università di Bolzano, angle Free University of Bozen-Bolzano) situas ĉefe en Bozen, Italio. Ĝi estis fondita en la jaro 1997 kaj havas nuntempe kvin fakultatojn.

Libera Universitato de Bozen-Bolzano
Rektorejo de la Libera Universitato de Bolzano-Bozen
Rektorejo de la Libera Universitato de Bolzano-Bozen
universitato
moto Trilingva kaj interkultura
Informoj
fondodato 31-a de oktobro 1997
Situo
Geografia situo 46° 29′ 53″ N, 11° 20′ 58″ O (mapo)46.49792511.349438Koordinatoj: 46° 29′ 53″ N, 11° 20′ 58″ O (mapo)
lando Italio
urbo Bolzano-Bozen
Nombroj
nombro de studentoj 3 886 vd (stato: 30-a de junio 2019)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• Informationsdienst Wissenschaft
• Netval Reto de Esploraj Universitatoj
• ORCID vd
filioj
• Biblioteca universitaria. Sede di Bressanone della Libera Università di Bolzano
• Biblioteca universitaria. Sede di Brunico della Libera Università di Bolzano vd
Libera Universitato de Bozen-Bolzano (Sudtirolo)
Libera Universitato de Bozen-Bolzano (Sudtirolo)
DEC
Libera Universitato de Bozen-Bolzano
Libera Universitato de Bozen-Bolzano
Map
Libera Universitato de Bozen-Bolzano
vdr
Biblioteko de la Libera Universitato de Bozen-Bolzano
La sidejo de Brixen (Bressanone)

Ĝeneralaĵoj redakti

Ĉe sia fondiĝo en 1997 la universitato havis nur la fakultatojn pri ekonomio kaj pri edukaj sciencoj. La universitata biblioteko estis malfermita en 1998. Sekvis la fakultatoj pri informadiko kaj pri dizajno kaj arto. Kiel lasta fakultato estis establita la fakultato pri naturaj sciencoj kaj tekniko en la jaro 2007.

La LUB estis la unua trilingva universitato en Eŭropo. Prelegoj kaj seminarioj estas okazigataj en la germana, la itala kaj la angla. La nura escepto estas la fakultato pri edukaj sciencoj, kiu ofertas al la studentoj parolantaj la germanan, la italan kaj la ladinan apartajn lernajn sekciojn.

La universitato ofertas studprogramojn de bakalaŭreco ĝis doktoreco. Celo de instruado estas disponigi teorie solidan bazon kun bona rilato al praktika aplikado. Granda parto de instruaj agadoj okazas kiel seminarioj, prelegoj donitaj fare de gastparolantoj kaj praktika trejnado en laboratorio. Ene de la kadro de la akademiaj interŝanĝprogramoj, studentoj estas apogitaj por pasigi unu aŭ plurajn semestrojn en universitatoj eksterlande. La studentojn reprezentas i.a. Sudtirola asocio porstudenta.

Sidejoj redakti

La universitato havas tri sidejojn. La ĉefa troveblas en Bolzano, aliaj en Bressanone/Brixen (Fakultato pri edukaj sciencoj) kaj Brunico/Bruneck (Bakalaŭro pri turismo). La konstruaĵoj en Bolzano-Bozen estis dizajnitaj fare de la arkitektoj Matthias Bischoff kaj Roberto Azzola[1] de Zuriko[2] kaj tiuj ĉe Bressanone de Regina Kohlmeyer kaj Jens Oberst de Stuttgart. Ĉi-lasta en 2005 gajnis la 9-an arkitekturpremion de la grandurbo de Oderzo.[3]

Rektoroj redakti

La rektoroj de la universitato estis Alfred Steinherr, ekonomiisto el Luksemburgio, de 1998 ĝis 2003, la svisa lingvistino Rita Franceschini, de 2004 ĝis 2008, kaj la germana sociologo Walter Lorenz, ekde 2008.[4]

Fakultato pri Ekonomio redakti

La Lernejo de Ekonomiko kaj administrado Arkivigite je 2013-06-02 per la retarkivo Wayback Machine estas bazita en Bozen-Bolzano kaj Bruneck-Brunico. Ĝi ofertas tri bakalaŭrajn kaj du magistrajn programojn.

Fakultato pri Edukaj Sciencoj redakti

La Faculty of Education (Fakultato pri Edukaj Sciencoj) Arkivigite je 2013-06-26 per la retarkivo Wayback Machine trovigas en Brixen-Bressanone kaj la sekvaj kursoj estas aktivaj:

Fakultato pri Informadiko redakti

La Fakultato pri Informadiko Arkivigite je 2013-06-05 per la retarkivo Wayback Machine havas la sekvajn kursojn:

Fakultato pri Natursciencoj kaj Tekniko redakti

La Fakultato pri Naturscienco kaj Teknologio Arkivigite je 2013-06-17 per la retarkivo Wayback Machine havas la sekvajn aktivajn kursojn:

Fakultato de Dizajno kaj Arto redakti

La Fakultato de Dizajno kaj Arto Arkivigite je 2013-06-23 per la retarkivo Wayback Machine ofertas la sekvajn kursojn:

Eŭropaj magistraj programoj redakti

La Fakultato pri Informadiko Arkivigite je 2013-06-05 per la retarkivo Wayback Machine de la Libera Universitato de Bozen-Bolzano estas tre aktiva laŭ tiu maniero kaj estas inter la esplorcentroj rekonitaj fare de la Eŭropa Unio kiel gvidanto en tiu programo. Ekzistas 3 eŭropaj magistraj programoj en la areo de komputiko kurantaj en tiu universitato, sub Erasmus Mundus.

Studium Generale redakti

Ekde 2011 ekzistas la plurfaka kurso Studium Generale, kiuj preparas por larĝa aro de magistraj programoj.[5]

Esplorado redakti

Laŭ la nombroj disponigitaj en la retejo, ekde 1998 275 esplorprojektoj estis faritaj ene de la universitato.[6]

Biblioteko redakti

Laŭ biblioteka rangotabelsistemo eldonita fare de germanaj bibliotekretoj (BIX-projekto) en 2009, tiu universitato havas la duan plej bonan bibliotekon inter germanlingvaj ŝtatoj (Germanio, Svislando, Aŭstrio kaj Sudtirolo en Italio).[7]

Literaturo redakti

  • Hans Karl Peterlini, Hannes Obermair (eld.), Universitas Est. Essays and documents on the history of education in Tirolo/South-Tyrol, 2 volumoj [ (Bozen-Bolzano University Press, Raetia Verlag, Bozen/Bolzano-Bozen 2008) , ISBN 978-88-7283-316-2
  • Klaus Kempf, Franz Berger, The Library as a Service Point. The Case of the Bozen University Library: Planning, Building, Financing, en "Liber Quarterly", 10, 2000, pp 108–116.[8]
  • Universitätsreden an der Freien Universität Bozen / Discorsi d'ateneo alla Libera Università di Bolzano / Public Talks at the Free University of Bozen, 6 volumoj, Bolzano, Bozen-Bolzano University Press, 2005-ss. ISBN (ISSN) 2494716-7

Referencoj redakti

  1. Progetti delle tre sedi
  2. Christine Plieger-De Biasi, Thomas Simma,Freie Universität Bozen - Libera Universita di Bolzano - Free University of Bozen-Bolzano. The Architecture Competition for the Main Site, Vienna-Bolzano, Folio, 1998. ISBN 978-3-85256-105-9
  3. IX Premio architettura Oderzo
  4. Lub, Lorenz è il rettore. Con 6 voti batte Fedrizzi (2008-07-19). Alirita 2008-07-21.[rompita ligilo]
  5. STOL: Parte lo Studium Generale. Arkivita el la originalo je 2013-10-12. Alirita 2013-08-28.
  6. Mission and numbers. Arkivita el la originalo je 2016-11-14. Alirita 2013-08-28.
  7. "The library ranking according to BIX Project". Arkivita el la originalo je 2009-12-01. Alirita 2013-08-28.
  8. Open AccessDigizeitschriften

Eksteraj ligiloj redakti

46° 29′ 53″ N 11° 20′ 58″ O / 46.49806 °N, 11.34944 °O / 46.49806; 11.34944 (mapo)