Libera skribado (angle: Freewriting) estas metodo de kreiva verkado, kiu kuŝas sur paperon la konscifluon de la skribanto sen speguli aŭ taksi ĝin, aŭ serĉi pli trafajn formulojn. Tiel estiĝas frazoj, frazpartoj kaj unuopaj vortoj. Tiu metodo estas ofte uzata en skribokursoj por malkonstrui skriboblokadojn kaj provoki la skribofluon. Libera skribado estis enkondukita sub la nomo Freewriting en la 1960-aj jaroj de Ken Macrorie.

Metodo redakti

La skribonto sidas ĉe malplena paperfolio kaj ekskribas kiel eble plej flue kaj seninterrompe. Oni ne deprenu la skribilon de la folio. La tempodaŭro povas esti indikita antaŭe (kutime ĉirkaŭ 5 ĝis 20 minutoj). Ĉia ideo estas notita. La seninterrompa skribado malhelpu pripensadon dum la skribofazo por ne bloki la skribofluon. Se mankas novaj ideoj la lastaj vortoj estas ripetataj aŭ la skribilo ondoforme movita sur la papero ĝis kiam survenos nova ideo.

Variantoj redakti

  • Ken Macrorie kaj Peter Elbow propagandas ĉefe sencelan kaj senteman skribadon. Ili uzas la metodon por atingi skribotemon. Iom post iom aldoniĝis tamen ankaŭ temaj aspektoj, kiel la skribado pri apartaj spertoj.
  • Roberta Allen priskribis temorientitan procedon. La skribanto sidas ne antaŭ malplena folio, sed sur la papero jam troviĝas vorto, frazo aŭ bildo.

La rezultoj de la skribado estas poste pridiskutataj kaj povas konduki al rakonto aŭ eĉ romano.

  • Ankaŭ la metodo de clustering de Gabriele Rico uzas la metodon de libera skribado. Ls cluster utilas por estigi skriboimpulson. Kiam alvenas la impulso, la skribanto tuj ekskribas. Ne ekzistas tempolimo.
  • Varianto uzata de reprezentantoj de aŭtomata skribado estas skribado per la mano, kiu ne estas la kutima skribomano.

Vidu ankaŭ redakti