Liberala Movado de la Respubliko Litovio

partio en Litovio

La Liberala Movado de la Respubliko Litovio (litove Lietuvos Respublikos liberalų sąjūdis, LRLS) estas liberala politika partio en Litovio.

Liberala Movado de la Respubliko Litovio
Lietuvos Respublikos Liberalų sąjūdis
emblemo
partio
Komenco 25-a de februaro 2006 vd
Lando(j) Litovio vd
Sidejo Vilno
Ideologio

Konservativa liberalismo

Ĉefestro(j) Eugenijus Gentvilas • Eligijus Masiulis • Antanas Guoga • Remigijus Šimašius • Petras Auštrevičius • Viktorija Čmilytė-Nielsen vd
Membro de Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

La partio ekestis la 20-an de oktobro 2005, kiam la "frakcio de Liberala Movado" forlasis la parlamentan frakcion de la Liberala kaj Centra Unio (litove Liberalų ir centro sąjunga). La 25-an de februaro2006 formale fondiĝis la nova partio erfolgte LRLS. Partia prezidanto komence estis Petras Auštrevičius, kiu de 2001 ĝis 2002 reprezentis Litovion en la traktadoj pri aliĝo al la Eŭropa Unio. En la nova partio ankaŭ membriĝis la eksa partia prezidanto de la Liberala Unio de Litovio (Lietuvos liberalų sąjunga) kaj tiutempe unu el du liberalaj litovaj membroj de la Eŭropa Parlamento, Eugenijus Gentvilas.

La nova partio konsidereblas dekstre liberalisma, kaj havas subtenantojn aparte inter pli junaj, bone edukitaj kaj urbe loĝantaj litovoj. En la lokaj balotoj en februaro 2007 la partio entute atingis 4,7 procentaxojn de la voĉoj, kaj iĝis la 10-a plej forta politika partio - tamen la rezultoj tre malsamis laŭ unuopaj regionoj.

En februaro 2008 Eligijus Masiulis iĝis nova partia prezidanto. En la Parlamenta baloto en Litovio 2008 la partio entute atingis 5,7 procentaxojn de la voĉoj, kaj estis la 6-a plej forta politika partio: rezulte ĝi ricevis 11 seĝojn en la nacia parlamento Seimas. Ĝi membriĝis en registara alianco sub gvido de la konservativa partio Tėvynės Sąjunga, en tiu alianco ankaŭ membras la Liberala kaj Centra Unio, kiu komence estis tiom kritikata de la LRLS-partianoj. En la registaro de la ĉefministro Andrius Kubilius la Liberala Movado de la Respubliko Litovio havas tri ministrojn, la ministron pri trafiko Eligijus Masiulis, la ministron pri edukado kaj scienco Gintaras Steponavičius kaj la ministron pri justico Remigijus Šimašius.

En la Eŭropaj balotoj 2009 la partio atingis 7,4 procentaĵojn de la validaj voĉoj kaj sekve nomumis unu membron de la Eŭropa Parlamento. Ĝi signife preterrapidis la konkurencan partion Liberala Unio de Litovio, kiu nur ricevis 3,5 procentaĵojn de validaj voĉoj. Membro de la Eŭropa Parlamento nome de la partio iĝis la profesoro pri filozofio kaj politika scienco Leonidas Donskis.

Eksteraj ligiloj redakti