Liberala Partio de Alberto

La Liberala Partio de Alberto (angle Alberta Liberal Party) estas provinca politika partio en Alberto (Kanado). Ĝi ekde 1993 estas la ĉefa opozicia partio en la asembleo de Alberto.

Liberala Partio de Alberto
emblemo
partio
Komenco 1905 vd
Antaŭe Northwest Territories Liberal Party vd
Lando(j) Kanado vd
Sidejo Edmontono
Ideologio

liberalismo

Ĉefestro(j) David Swann vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Albertaj liberaloj formis la unuan registaron de Alberto kaj konservis la kontrolon de la provinco dum la sekvaj 16 jaroj. Alexander C. Rutherford (1905-1910), Arthur L. Sifton (1910-1917) kaj Charles Stewart (1917-1921) estris liberalajn kabinetojn, ĝis la venkego de la partio Unuiĝintaj Farmistoj de Alberto okaze de la ĝenerala baloto de 1921.