Liberiga Armeo de la Sudana Popolo

La Liberiga Armeo de la Sudana Popolo (plej konata per la literoj SPLA) estas ribela, precipe kristana movado kaj membro de la opozicia Nacia Demokrata Alianco en Sudano. La armeo estis kreita en 1983 kiel ribela grupo de John Garang, Salva Kiir, William Nyuon Bany kaj Kerubino Kuanyin Bol. Ĝi ekde tiam batalis kontraŭ la registaroj de Gaafar Nimeiry, de Sadiq al-Mahdi kaj de la prezidanto Omar al-Baŝir, okaze de la tiel nomata dua sudana enlanda milito.

Liberiga Armeo de la Sudana Popolo
flago
partio
Komenco 1983 vd
Lando(j) Sud-Sudano vd
Sidejo Ĝubao
Ideologio

naciismo

Fondinto(j) John Garang vd
Ĉefestro(j) Salva Kiir Mayardit vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Liberiga Armeo de la Sudana Popolo

La armeo restis estrita de John Garang ĝis ties morto la 30-an de julio 2005. La politika branĉo de la armeo estas la Liberiga Movado de la Sudana Popolo (Al-Harakat Ash-Shaabia Le Tahreer As-Sudan), kiu hodiaŭ estas politika partio.

La 3-an de aŭgusto 2011 Oni sciigas, ke la Liberiga Armeo de la Sudana Popolo deklaris pafĉesigon kaj konsentis intertrakti kun la registaro de Sud-Sudano. Tiam SPLA estris Peter Gadet.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti