Tiu ĉi artikolo ĝenerale priskribas la koncepton de "liberigaj movadoj". En Kartvelio ekzistas konservatia politika partio (თავისუფლება, Tavisupleba), kies nomo en Esperanto ekzakte estas "Liberiga Movado", sed kiu laŭ stato de marto 2008 ankoraŭ ne havas propran artikolon en la esperanta vikipedio.

Liberiga movado nomatas (armita) grupo da homoj, kiu organizas ribelon kontraŭ koloniismadiktatura reĝimo de lando. La nomo unuflanke aplikiĝas pri naciismaj kaj etnismaj, sed aliflanke ankaŭ pri socie ŝanĝismaj movadoj.

Se la celo de liberiga movado estas la starigo de nova suverena nacia ŝtato sur propra teritorio, do la sendependiĝo de pli granda politika unuo, ĝi ankaŭ povas esti nomata separatisma, sendependismaaŭtonomisma movado.

Liberigaj movadoj ofte aparte subteniĝas kaj antaŭenpuŝiĝas pere de subpremataj sociaj tavoloj de la enloĝantaro, kaj nemalofte religiaj motivoj kaŭzas parton de la identigo kun la movado. Aparte en Latinameriko ofte kristanaj komunumoj donas decidajn impulsojn por liberigaj movadoj: pri tio pli detale vidu la artikolon Teologio de la Liberigo.

Liberigaj movadoj fine de la 20-aj kaj komence de la 21-a jarcentoj aparte gravas en Latinameriko, en Afriko inkluzive de Arabio kaj sur la teritorio de la eksa ŝtatego Sovetunio, kiu disfalis inter la jaroj 1989 kaj 1991.

En Eŭropo liberigaj movadoj jam ekde la mezo de la 19-a jarcento kaj tra plejparto de la 20-a jarcento ludis decidan rolon pri la kreiĝo de la modernaj naciaj ŝtatoj.