Libro de Ijob

libro de la Hebrea Biblio

La Libro de Ijob (hebree אִיּוֹב) estas libro de la Tanaĥo (laŭ judisma teologio) aŭ de la Malnova Testamento (laŭ kristanisma teologio) en la Biblio.

אִיוֹב
literatura verko • libro de la Biblio
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo Biblia Hebrea lingvo
Eldonado
Ĝenro prisaĝa libro
Loko de rakonto Lando Uc
vdr
Hebrea biblio
Judisma portalo
vdr

Ĝi traktas la historion de Ijob, la provoj de ties kredo fare de Satano, la teologiaj diskutoj de Ijob kun siaj amikoj pri la origino kaj naturo de lia sufero, lia defio je Dio, kaj fine la respondo de la Dio de la Abrahamaj religioj. La verkaĵo sekve estas teologia provo kaj helpilo kompreni la ekziston de malbono kaj sufero en mondo en kiu ja ekzistu ĉiupova dio.

En la kristanaj biblioj la verkaĵo estas envicigita post la 2-a libro de la Makabeoj.

Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Biblio (nomata Ketuvim, כְּתוּבִים, "la skribaĵoj"). Ene de tio, ĝi estas unu el la tri "poetaj libroj".