Libro de Ombroj estas la nomo de libro kiu enhavas magiajn kaj religiajn tekstojn en la religio Viko, kaj certaj aliaj novpaganaj magiaj tradicioj. Tipe, Libro de Ombroj enhavas la bazajn ritojn, magiajn farojn, morojn kaj filosofiojn de Viko ene de ĝi, kaj ofte ankaŭ liston de ritoj personaj de la posedanta viĉo.

Libro de Ombroj
libro
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Laŭ la Brita Tradicia Viko, kiu plejparte estas koven-grupa, la libro estas tradicie mankopiita de la libro de la kovena altpaŝistino aŭ paŝisto, kiu siavice kopiis ĝin de sia adeptiginto. Por eklektikaj vikanoj, tamen, Libro de Ombroj estas persona ĵurnalo, sed ofte estas uzate sam- au simil- maniere kiel tiuj de tradiciaj viĉoj.

Por tradiciaj kovenaj (kaj ‘fermitaj’) formoj de Viko, ekzistas multaj versioj de la Libro de Ombroj, kies enhavoj varias aŭ multe aŭ malmulte de la fruaj versioj de la libro kiun posedis Gerald Gardner (la populariginto de Viko). Malgraŭ tio ke plej verŝajne kreis Gardner tiun libron kiel personan ĵurnalon, ĝi estas konsiderata nun religia teksto laŭ la plejmulto de vikanaj tradicioj.

Vidu ankaŭ redakti