Ligamento (latine Ligamentum, plurale Ligamenta) laŭ anatomio estas ligilo el fibreca konektiva histo, kuntenanta la partojn de la skeleto de la animala respektive homa korpo.

Ligamemtoj de la maleolo

La ligamentoj ebligas movojn de la ligataj skeletaj ostoj, tamen ne tiom ampleksajn movojn kiel artiko, sed nur movojn ene de saĝaj limigoj. Ligamentoj principe ligas ostojn kun ostoj, dum tendenoj ligas ostojn kun muskoloj. Baze, ligamentoj konsistas el la proteino kolageno.

Se ligamentoj streĉiĝas pli ol nature antaŭplanite, ili perdas sian funkcion pro trolongiĝo aŭ ŝiriĝo.

En la lingvaĵo de biologio ankaŭ la konekto de ambaŭ ŝelopartoj de la konkoj nomiĝas ligamento.

Vidu ankaŭ redakti