Lightning estas projekto de la grupo de Mozilla, kiu okupiĝas pri kalendaraj aplikaĵoj, kampo, en kiu ĝis nun Microsoft Outlook estas gvida. Kontraste al la aplikaĵo Mozilla Sunbird, Lightning ne estas determinita kiel memstara programo, sed kiel etendaĵo, kiu kompletigu la retpoŝtan programon Thunderbird pri kalendara funkcio.

Lightning
Lightning en Mozilla Thunderbird integrita
Aŭtoro Mozilla Foundation
Programisto Mozilla Foundation
Lasta stabila versio 0.8
(4-a de aprilo 2008)
Operaciumo Plursistema, Vindozo, Mac OS X, Linukso ktp.
Programlingvo C++
Lingvo(j) Esperanto[1] kaj aliaj mozilla.org
Programtipo Kalendara aplikaĵo
Permesilo MPL, MPL/GPL/LGPL, trilicenca
Retejo mozilla.org
vdr

La unua versio 0.1 de Lightning aperis la 14-an de marto 2006. La aktuala versio estas 0.8 kaj estas je dispono por elŝuto ekde la 4-a de aprilo 2008. „Lightning“ estas labortitolo kaj ne oficila produktnomo. Tial la titolo „Mozilla Lightning“ estas malkorekta.

Lightning en Esperanto redakti

Lightning estas nun havebla ankaŭ en Esperanto, en la aktuala versio 0.8 por Vindozo, Linukso kaj Makintoŝo. La esperanta traduko de Lightning estas neoficiala, do vi trovas ĝin nur sur la retejo, kies ligilon vi trovas sub Eksteraj ligiloj resp. en la linio Lingvo/j en la informkesto dekstre.

Eksteraj ligiloj redakti