En astronomio, ligita rotacio (aŭ kaptita, sinkrona, samtempa rotacio) estas fenomeno, ĉe kiu la rotacia periodo de ĉielkorpo ĉirkaŭ sia akso estas sama kiel ĝia rivolua periodo ĉirkaŭ alia planedo aŭ astro. El la vidpunkto de la satelito, la ĉefkorpo ŝajnas esti senmova en la ĉielo.

La kaptita rotacio de la satelito okazigas, ke la ĉefplanedanoj neniam sukcesas vidi ties verdan duonon.

La fenomeno ŝajnas esti aparte kutima en la sunsistemo, kie preskaŭ ĉiuj naturaj satelitoj spertas kaptitan rotacion rilate al sia ĉefplanedo[mankas fonto]: ekzemple, la Luno spertas kaptitan rotacion ĉirkaŭ la Tero, pro kio sur la Luno la Tero neniam formontas, kaj sur la Tero la malantaŭa duonsurfaco de la Luno neniam videblas.

Eksteraj ligiloj redakti