lignoĉipsoj, lignohakĉipsojlignopecetoj estas per tranĉa maŝino diserigita ligno. Male ŝreditaĵo estas la rezulto de ŝredatoro, kiu disigas lignon per obtuza batdisiga ilo.[1] Lignoĉiproj estas precipe uzata kiel krudmaterialo por la lignoprilabora industrio respektive kiel brulaĵo.

lignoĉipsoj: supre en la bildo fajnaj foliarbaj ĉipsoj, malsupre malfajnaj pongloarbaj ĉipsoj
produktado de lignoĉipsoj per maŝino

Produkado redakti

Lignoĉipsoj estas produktataj per mobila, aŭ nemobila tranĉa ŝredatoro. La uzata ligno estas malvaloraj lignaĵoj el arbara mastrumado aŭ ligna rubo de pejzaĝisto (tranĉitaĵo). Pli kaj pli la ligno el speciale plantitaj lignoplanto (lignoplantejoj) estas uzataj por tiu celo.

Ecoj redakti

Lignoĉipsoj konsistas je 100 % el ligno. Ili havas brulvaloron de ĉirkaŭ von etwa 4,0 kWh (=14,4 MJ) po kg (depende de la lignospeco, kun ĉirkaŭ 20 % akvoenhavo). Ili taŭgas por aŭtomata nutrado ekzemple de hejtinstalaĵoj per ŝraŭba tranportilotransporta bendo geeignet.

Akvoenhavo redakti

lignocxipsoj: hejtvaloro depende de la akvoenhavo [2]
Akvoenhavo w 0 % 15 % 20 % 30 % 50 %
humideco u ; 0 % 18 % 25 % 43 % 100 %
hejtvaloro pingloarba ligno [kWh/srm] 840 820 815 800 730
hejtvaloro foliarba ligno (malmola) [kWh/srm] 1130 1100 1090 1060 970
hejtvaloro foliarba ligno (mola) [kWh/srm] 700 690 680 665 610
 
hejtvaloro po pezo-unuo (pingloarba ligno/foliarba ligno) depende de la akvoenhavo
EN 14961, laŭ masaj unuoj ordigita
normo ĉefa frakcio fajna frakcio malfajna frakcio ekstremaĵo
P > 80 % < 5 % < 1 %
P16 3,15…16 mm < 1 mm > 45 mm < 85 mm
P45 3,15…45 mm < 1 mm > 63 mm < 120 mm
P63 3,15…63 mm < 1 mm > 100 mm < 350 mm
P100 3,15…100 mm < 1 mm > 200 mm < 350 mm
ÖNORM M 7133, la masaj frakcioj ordigita
normo ĉefa frakcio fajna frakcio malfajna frakcio ekstremaĵo
G > 60 % < 20 % < 20 %
G30 2,8…16 mm, ø 30 mm² < 2,8 mm > 16 mm < 85 mm
G50 5,6…31,5 mm, ø 50 mm² < 5,6 mm > 31,5 mm < 120 mm
G100 11,2…63 mm, ø 100 mm² < 11,2 mm > 63 mm < 250 mm
 
komparo de la normoj

Depende de la konstrutipo de la hejtinstalaĵo la ecoj de lignoĉipsoj povas varii. [3]

Lignoĉipso kiel brulaĵo redakti

 
kirlrado de lignoĉipsa hejtilo
 
lignoĉipsa heijt-energiejo de la Universitato Trier

Lignoĉipsoj estas uzataj kiel energidonanto al specialaj hejtinstaĵoj kaj al biomasa hejt-energiejo. La nutrado prizorgas elektrajn transportajn ŝraŭbojntransportajn kratĉenojn .

Por malgrandaj hejtkaldrono de unufamiliaj domoj necesas uzi malgrandajn ĉipsojn de alta kvalito. La kostoj de lignoĉipsoj estas pli malgrandaj ol kompareblaj aliaj biobrulaĵoj, ekzemple lignopeletojbrullignaj pecoj.

En Germanujo estas uzata lignoĉipsoj kiel energiligno en privataj domoj en la jaro 2005 en la kvanto de 580.000 kubikaj metroj da ŝutaĵoj, kiu egalis al ĉirkaŭ 1,1 % de la tuta energio el lignaĵoj. 9 milionoj da kubikaj metroj da ŝutaĵoj oni uzis por hejt-energiejoj de grandeco de ĝis unu MW. La foruzo de pli grandaj instalaĵoj estis ĉirkaŭ 39 milionoj da kubikaj metroj da ŝutaĵoj.

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. Technologie- und Förderzentrum (TFZ) Straubing, 2008: Klassen für Holzhackschnitzel nach DIN CEN/TS 14961 (PDF[rompita ligilo])
  2. Merkblatt 12 Der Energiegehalt von Holz und seine Bewertung der Bayerischen Landesanstalt für Wald und Forstwirtschaft (LWF), stato julio 2014, paĝo 3; Por la tabelo estas uzitaj averaĝaj kaj rondigitaj datoj de diversaj ingnospecoj el infofolio de 2007. (germanlingva teksto
  3. klima:aktiv Management; Heizwert und Brennwert Arkivigite je 2007-10-17 per la retarkivo Wayback Machine. de la 12a de feb. 2011.

Eksteraj ligiloj redakti